Apostola posteuleco
El Vikipedio
Apostola posteuleco estas la doktrino per kiu katolikismo, ortodoksismo kaj anglikanismo legitimas siajn episkopojn kaj do iliajn sakramentojn kaj instruadon. Laŭ la doktrino, nur la episkopoj, kiuj sekvas la apostolojn de Jesuo Kristo, institucie kaj senrompe, estas fidindaj instruantoj de la kristana vero. La doktrino ricevis klaran esprimon en la skriboj de Sankta Ireneo de la 2-a jarcento.
Post du mil jaroj la doktrino ankoraŭ estas tenita de katolikismo, ortodoksismo kaj anglikanismo -- aŭ 67% de la kristana mondo -- sed ne de protestantismo, kiu anstataŭ instruas la doktrinon de sola scriptura.