Dresdeno
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Saksio > Dresdeno < Urboj
![]() |
Dresdeno estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Saksio. Ĝi situas apud la rivero Elbo kaj estas la politika, scienca kaj kultura centro de la regiono.
[redaktu] Faktoj
- germana nomo: Dresden [dresdn]
- loko: 51.03 Norde, 13.75 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 511.759 (2002)
- areo: 328,30 km2
[redaktu] Esperanto en Dresdeno
La urbo ankoraŭ nun havas aktivan esperantistaron ka
- En la jaro 1908 Dresdeno estis gastiganto de la 4-a Universala Kongreso de Esperanto. En ĝi estis 1368 kongresanoj el 40 landoj. Okazis la unua kunveno de UEA kaj Esperanto-teatraĵo kun famaj aktoroj.
- En 1911 por ruĝkrucanoj estas aranĝitaj Esperanto-kursoj en Dresden.
- En 1927 Karl Wallon, en Dresden eldonigis lernolibron de sia alfaro pri Esperanta steno „Rapido“.
- Ekde 2001 Dredeno havas Esperanto-Bibliotekon. Pli da informoj troveblas ĉe: http://www.esperanto-dresden.de
[redaktu] Gravaj geesperantistoj rilataj al Dresdeno
- Dresdeno estas naskiĝloko de Elisabeth Wunderlich;
- Tie mortis Karl Wallon