Asimilo (fonetiko)
El Vikipedio
En la fonetiko asimilo (lat. assimilis = 'tre simila') signifas ŝanĝiĝojn de lingvaj sonoj, kiuj ekestas pro la influo de najbaraj sonoj. Ĝi estas fenomeno renkontebla en ĉiu lingvo.
Pri historia asimilo oni parolas, se la ŝanĝiĝoj disvolviĝas historie. Ekzemple la itala vorto "dottore" rezultas el historia asimilo ene de la latina "doctor" (doktoro).
Kazoj de asimiliĝo ĉe renkontiĝo de voĉa kaj senvoĉa konsonantoj, kie la unua asimiliĝas al la dua en Esperanto estas: subteni (supteni), okdek (ogdek), ekzemple (egzemple).