Vokala harmonio
El Vikipedio

Vokala harmonio estas morfologia fenomeno kiu prezentiĝas en harmoniigo aŭ similiĝo de la vokaloj de la vortradiko kaj ties afiksoj laŭ certaj karakterizoj. La fenomeno renkontiĝas en la aglutinaj lingvoj (tjurkaj, mongolaj, finno-ugraj, tunguso-manĉuraj) kaj en kelkaj okcident-afrikaj kaj praaziaj lingvoj.
Ekzemple en la tatara lingvo: ‘at’ – ĉevalo, ‘atlar’ – ĉevaloj; ‘keŝe’ - homo, ‘keŝeler’. La afiksaj finaĵoj ‘lar’ kaj ‘ler’ estas determinaĵoj por la pluralo, la unuaj por la vastaj (aŭ gorĝaj) vokaloj, la dua – por la malvastaj (aŭ buŝaj).
Sinharmonio (de la greka ‘syn’ – kune kaj harmonia – harmonio) estas pli ĝenerala termino por vokala harmonio kaj similaj fenomenoj ĉe konsonantoj (pli kutime nomata asimilo).