Atropino
El Vikipedio
Atropino estas tre venena alkaloido de kelkaj plantoj de solanacoj, ĉefe ĉe daturo, beladono. Ĝin enhavas la radiko, folio, frukto de beladono.
Ĝi estas produktebla sintetike, uzatas en kuracado. Ĝi plilarĝigas la pupilon, pro tio ĝi estas uzata en la okulmedicino (oftalmologio). Ĝi estas en eta kvanto kuracaĵo, en ega kvanto veneno.
Kemia formulo: C17H23O3 N