Aviadila ŝipo
El Vikipedio
Aviadila ŝipo aŭ aviadilporta aŭ aviporta ŝipo estas militŝipo, servante kiel movanta apogpunkto. Oni formis sur ties ferdeko al- kaj deteriĝejon por aviadiloj kaj helikopteroj.
La deteriĝon helpas:
- ventodirektigo de la ŝipo
- rapidigaj katapultoj
La alteriĝon helpas:
- krucoj sur la avidiloj, kiuj kaptas la brid-retojn
- radioaparatoj, radaroj, ferdekaj signoj
[redaktu] Historio
Eugene Ely, usona burĝa civila piloto deteriĝis la 18-an de januaro 1911, en la golfo de San Francisco, de la specifa transformita ferdeko de usona krozŝipo Birmingham kaj poste alteriĝis sur elkonstruita platformo de batalŝipo Pennsylvania. En tio helpis lin brida meĥanismo, elkonstruita el bridŝnuroj, ligitaj al sabloplenaj sakoj.
La brita aerarmeo konstruigis dum las unua mondmilito la unuan aviadilan ŝipon Argus, la de- kaj alteriĝejo estis elformita sur trunko de komerca ŝipo. Ĝi ne estis elprovita en la mondmilito, ĉar tiam ĝi jam finiĝis.
La unua usona aviadila ŝipo estis konstruita el brikolivera ŝipo, nove baptita al Langley kaj ekuzita ekde matro de 1922. La japana Hosyo estis ekuzita en decembro de 1922 kaj la unua ŝipo, kiun oni planis tiucele.
La aviadilan ŝipon uzis en batalo unuafoje la japana mararmeo ĉe Pearl Harbor, komence de la dua mondmilito. Per tio la aviadilaj ŝipo iĝis la pelj gravaj militŝipoj dum la dua mondmilito.
La postmilitaj aviadilaj ŝipoj estis pli grandaj kaj per kirasita ferdeko. la jetmotoraj aviadiloj pezis, konsumis pli kaj rapidiĝis malpli, havis pli grandan alteriĝan rapidon ol la tradiciaj aviadiloj, tiel tio kaŭzis gravajn probelemojn komence. La problemon solvis tri inventaĵoj: la vaporkatapulto, la angula (dekliva) deteriĝejo kaj la spegula alteriga kaj lumteknika sistemo.
La unua nuklea aviadila ŝipo (Enterprise) surakviĝis la 24-an de septembro 1960, en Usono.