Azerbajĝana lingvo
El Vikipedio
Azerbajĝana lingvo (aŭ azeri-turka lingvo) estas lingvo de tjurka lingvaro, parolata en Azerbajĝano, norda Irako, Irano, orienta Kartvelio, Rusio kaj Turkio; oficiala lingvo de Azerbajĝano.
Parolantaro estas taksata inter 22 kaj 50 milionoj.
La azerbajĝana lingvo estas forte ligita kun la turka lingvo, kies dialekto ĝi foje estas konsiderata. Mem azerbajĝanparolantoj en Irano nomas sian lingvon torki (la turka, do); kaj por distingi ĝin dis-de la turka nomas la lastan "Istanbul-turka".
Enhavo |
[redaktu] Skribo
Oficiale azerbajĝana lingvo uzas nun latinan skribon (bazitan sur la turka alfabeto), sed la enkondukita Sovet-Unio cirila alfabeto plu estas uzata inter popolanoj. Inter la signoj de ambaŭ alfabetoj ekzistas bona kohero (ĉiu litero de unu trovas samsignifan literon en la alia). Vidu la liston:
(Aa Аа), (Əə Әә), (Bb Бб), (Cc Ҹҹ), (Çç Чч), (Dd Дд), (Ee Ее), (Ff Фф), (Gg Гг), (Ğğ Ғғ), (Hh Һһ), (Xx Хх), (Iı Ыы), (İi Ии), (Jj Жж), (Kk Кк), (Qq Ҝҝ), (Ll Лл), (Mm Мм), (Nn Нн), (Oo Оо), (Öö Өө), (Pp Пп), (Rr Рр), (Ss Сс), (Şş Шш), (Tt Тт), (Uu Уу), (Üü Үү), (Vv Вв), (Yy Јј), (Zz Зз).
La azerbajĝana lingvo, kiel multaj aliaj tjurkaj, transskribas ĉiujn alilingvajn vortojn laŭ la reguloj de sia skribsistemo: ekzemple "Bush" iĝas "Buş" kaj "Schröder" — "Şröder".
[redaktu] Ligoj
Lingvo |
---|
Lingvistiko | Interlingvistiko | Planlingvo | Lingvaj Familioj (Malnova Tabelo) | Lingva filono | Izolita lingvo |
Listoj : alfabetorde | laŭ ISO 639 | laŭ familio | laŭ parolantaro | laŭ skribsistemo |
Diverslingve : Nombroj | Saluti | Danki | Idiotismo kaj idiotismaj esprimoj |
Landoj kaj lingvoj de Bertilo Wennergren kaj Martin Weichert |