Listo de lingvoj laŭ parolantaro
El Vikipedio
Lingvo > La plej parolataj lingvoj
Ĉi tio estas listo de lingvoj laŭ parolantaro. Ĝi inkluzivas nur "denaskajn" parolantojn.
1. | Normĉina | 14.37% |
2. | Hindia | 6.02% |
3. | Angla | 5.61% |
4. | Hispana | 5.59% |
5. | Bengala | 3.4% |
6. | Rusa | 2.75% |
7. | Portugala | 2.63% |
8. | Japana | 2.06% |
9. | Germana | 1.64% |
10. | Korea | 1.28% |
11. | Franca | 1.27% |
La sekvanta informo kunmetiĝis en 1996, kaj oni konsiderus ĝin neaktuala. Ni penas trovi plej aktualan informon. Kelkaj alligataj paĝoj ne akordas kun la informo ĉi tie pro malsamaj informfontoj.
Ĉi tiaj listoj povas varii iel depende de la difino de kelkaj vortoj. Speciale, la preciza malsamo inter "dialekto" kaj "lingvo" ofte tre gravas. Ekzemplo de lingvo pri kio tio gravas estas la araba, kion kelkaj personoj vidas kiel unu lingvon, dum aliaj vidas ĝin kiel grupo de parencaj lingvoj. Ethnologue, la fonto de la unua ĉi-posta tabelo, konsideras ĝin kiel multaj lingvoj, kaj tial ĝi ne troviĝas tie. Se oni preferus nomi ĝin unu lingvo, tamen, ĝi aperus inter la dek plej parolataj lingvoj.
Simila kazo estas la ĉina. Se ĉiu variaĵo de la ĉina estas konsiderata kiel unu lingvo, la ĉina situas en la unua pozicio kun pli ol 1,2 miliardoj da parolantoj. Se ne, oni trovas kvin variaĵojn de la ĉina inter la 25 plej parolataj lingvoj.
Ĉi tiu listo inkluzivas nur denaskajn parolantojn. Kalkuli dualingvajn parolantarojn estas tre malfacile ĉar ĉiu parolanto havas malsaman kapablecon kaj ĉar ili loĝas en diversaj disaj lokoj.
Denaska Parolantaro 1 | Denaska Parolantaro 2 | Tuta Parolantaro |
---|---|---|
|
Noto por la statistiko pri denaska parolantaro 2: la ĉina inkluzivas la kantonan lingvon kaj aliajn tiajn dialektojn.
[redaktu] Fontoj
- Denaska Parolantaro 1: ethnologue
- Denaska Parolantaro 2: Landoj kaj lingvoj de la mondo
- Tuta Parolantaro : Almanac World Book of Facts (Almanaka Monda Libro da Faktoj)
Lingvo |
---|
Lingvistiko | Interlingvistiko | Planlingvo | Lingvaj Familioj (Malnova Tabelo) | Lingva filono | Izolita lingvo |
Listoj : alfabetorde | laŭ ISO 639 | laŭ familio | laŭ parolantaro | laŭ skribsistemo |
Diverslingve : Nombroj | Saluti | Danki | Idiotismo kaj idiotismaj esprimoj |
![]() |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- riĉega TTT-ejo pri ligvoj de l'mondo (hispane)
- ¹CIA - La Monda Faktolibro (angle) -- Mondo
- ethnologue (angle)