Azia elefanto
El Vikipedio
?Azia elefanto Konserva statuso: En danĝero[1] |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Elephas maximus Linnaeus, 1758 |
||||||||||||||
Vivareo de la azia elefanto
|
La azia elefanto (Elephas maximus) el la ordo de rostruloj kaj familio de elefantedoj troviĝas en Junnan de Ĉinio, kaj en suda kaj sudorienta Azio. Ĝiaj oreloj estas multe malpli grandaj ol tiuj de la afrika elefanto. Ĝiaj antaŭaj piedoj havas po kvin fingrojn kaj la malantaŭaj po kvar fingrojn. Ĝia frunto estas plata. La virelefanto havas paron da longaj dentoj. La elefanto estas la plej granda mamulo sur la tero. Ĝi altas ĉ. 3 metrojn, longas 5,5-6,4 metrojn kaj pezas ĉ. 5 000 kilogramojn. Ĝi bone flaras kaj aŭdas, sed ĝiaj okuloj estas ne akraj. Ĝia longa rostro, servanta kiel mano kaj brako, povas preni akvon kaj nutrajon en sian buŝon. Kaj ĝiaj grandegaj oreloj ne nur estas organoj por aŭdi, sed ankaŭ helpas forigi varmon en la korpo. Ĝiaj mueldentoj estas grandegaj, sed en unu sama tempodaŭro funkcias nur unu aŭ du el ili. Ambaŭflanke de la malsupra kaj supra makzeloj estas po 6 tiaj dentoj, kiuj elkreskas unu post alia. La aziaj elefantoj vivas kun familio kiel unuo. Kelkiam pluraj familioj kune formas grandan gregon el pli ol cent membroj, kaj la gregon gvidas plenkreska elefantino. Maljunaj virelefantoj kutime vivas solaj kaj la junaj ŝatas formi inter si arojn. La elefantoj agas frumatene, vespere kaj nokte kaj ripozas tagmeze. Ili troveblas en densaj arbaroj kaj vastaj stepoj en diversaj zonoj, sen fiksa loĝejo. Kiam al ili mankas nutrajoj en unu loko, ili do translokiĝas al alia. La elefanto manĝas tre multe, ĉiutage ĝi povas konsumi pli ol 200 kilogramojn da nutraĵoj, inter kiuj estas herboj, arbofolioj, ŝosoj kaj fruktoj. Ili ne havas Fksan,generan sezonon kaj la gravedeco daŭras 607-641 tagojn. La jus naskita elefantido pezas ĉ. 90 kilogramojn kaj altas unu metron. La elefantoj estas saĝaj kaj ankaŭ havas bonan memoron. Antaŭ kelkaj jarcentoj oni jam komencis bredi kaj dresi ilin por ĉasado kaj transportado.
Ĝia subspecio estas la sumatra elefanto.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://nationalzoo.si.edu/Animals/AsianElephants
- http://www.chaffeezoo.org/animals/elephant.html
- http://bagheera.com/inthewild/van_anim_elephant.htm
- http://www.zoo-munich.de/livecam.php?page=102771&v=100003
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Kategorioj: Endanĝerigita specio | Artikoloj kun aldonaj bildoj | Elefantedoj | Mamuloj de Azio | Mamuloj de Pakistano | Naciaj simboloj de Barato | Mamuloj de Barato | Faŭno de Sri-Lanko | Faŭno de Sudorienta Azio | Faŭno de Bangladeŝo | Faŭno de Birmo | Faŭno de Vjetnamio | Faŭno de Kamboĝo | Faŭno de Tajlando | Faŭno de Malajzio | Faŭno de Indonezio