Baĥĉisaraja regiono
El Vikipedio
Baĥĉisaraja regiono rus. Бахчисарайский район ukr. Бахчисарайський район krim. Bağçasaray rayonı |
|
---|---|
La centro: | Baĥĉisarajo |
Areo: | 1589 km2 |
Loĝantaro: | 92 542 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | 58,24 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-6554 |
En la regiono estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
1 3 79 2 |
Oficiala paĝaro nekonata | |
Baĥĉisaraja regiono (rus. Бахчисарайский район, ukr. Бахчисарайський район, krim. Bağçasaray rayonı) - unu el la regionoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La regiono troviĝas en la sudokcidenta parto de la Krimea duoninsulo. La administra centro de la regiono estas la urbo Baĥĉisarajo. La regiono estas grava agrikultura kaj turisma loko.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
La pli granda parto de la regiono estas okupita de Krimea montaro; nur la plej okcidenta parto, kie la regiono tuŝas la Nigran maron estas ebena. La diferencoj inter la altoj en la regiono atingas 1000 metrojn.
La klimato estas sekeca, varma; la plej granda kvanto de hidrometeoj falas vintre kaj aŭtune.
La riveroj de la regiono ne estas grandaj absolute, sed tamen estas relative multakvaj kompare al la aliaj riveroj de Krimeo. Inter la plej grandaj eblas mencii la riverojn Almo, Kaĉo, Belbeko, la Nigra. En la regiono estas kelkaj akvorezervujoj.
En la regiono troviĝas parto de la Krimea montara rezervejo, kelkaj aparte gardataj teritorioj (la Granda Kanjono de Krimeo kaj Kaĉa Kanjono) kaj multaj natur-monumentoj.
[redaktu] Ekonomio
La ĉefa branĉo de la ekonomio estas agrikulturo: en la regiono estas tre evoluigita hortikulturo (pomarboj, pirarboj, ĉerizarboj, persikarboj, abrikotarboj) kaj vinber-kultivado. Aparte signifa estas kultivado de esenc-portaj plantoj (lavendo, salvio, rozujo k.a.). La ĉefaj specoj de bestobredado estas porkobredado, ŝafobredado kaj abelbredado.
En la regiono estas ankaŭ kelkaj grandaj industriaj entreprenoj: uzino de konstru-materialoj, kelkaj konservaĵ-fabrikoj; en la regiono okazas minado de konstru-materialoj.
[redaktu] Transporto
Tra la regiono pasas la fervojo Simferopolo-Baĥĉisarajo-Sebastopolo. Multas la aŭtovojoj; per la busa trafiko la regiono estas ligita al ĉiuj aliaj partoj de Krimeo. Flughavenoj kaj grandaj mar-havenoj mankas.
[redaktu] Socia vivo
En la regiono estas multaj mez-lernejoj, faka lernejo kaj teknika lernejo. En la loĝloko Nauĉno troviĝas Krimea astrofizika observatorio (apartenas al Ukrainia Nacia Akademio de Sciencoj). Aldone en la regiono estas du turismaj bazoj.
[redaktu] Turismaj vidindaĵoj
La plej popularaj historiaj vidindaĵoj estas:
- La Ĥana Palaco en Baĥĉisarajo;
- La mezepoka kaverna urbo-fortreso Ĉufut-Kaleo;
- La mezepoka kavern-urbo Eski-Kermen;
- La mezepoka kavern-urbo Mangup-Kale;
Krome, oni povas mencii la plej grandan naturan vidindaĵon de la regiono - la Grandan Kanjonon de Krimeo.
[redaktu] Administracia divido
En la Baĥĉisaraja regiono estas unu urbo (Baĥĉisarajo, 3 urbotipaj loĝlokoj (Kujbiŝevo, Nauĉno kaj Poŝtovo) kaj 81 vilaĝ(et)oj. Ĉiuj ĉi loĝlokoj estas unuigitaj en 1 urban municipon (kiu inkluzivas la urbon Baĥĉisarajo kaj la loĝlokon Nauĉno) kaj 17 komunumojn.
Sube estas la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj; nur la nomoj de la loĝlokoj, kiuj estas la centro de la koncerna komunumo estas esperantigitaj, la restaj nomoj ne estas esperantigitaj. Parenteze estas prezentitaj la historiaj krime-tataraj nomoj de la vilaĝoj, kiuj estis alinomitaj en la jaroj 1945-49 post ekzilo de la krime-tatara popolo el Krimeo.
Oni rimarku ankaŭ, ke la loĝlokoj Staroselje (Salaĉik) kaj Podgornoje (Eski-Jurt), kiuj antaŭe estis apartaj loĝlokoj, nun estas konsiderataj kiel partoj de Baĥĉisarajo.
- Baĥĉisaraja urba municipo
- Aromatna komunumo
- Aromatno (Aromatnoje)
- Malovidnoje (Ediŝ-Eli – Ediş Eli)
- Repino (Bujuk-Jaŝlav – Büyük Yaşlav)
- Rozovoje (Kazbij-Eli – Qazbiy Eli)
- Viktorovka (Kuĉuk-Jaŝlav – Küçük Yaşlav)
- Golubinka komunumo
- Golubinko (Golubinka, krime-tatare Foti-Sala – Foti Sala)
- Aromat (Vitim)
- Bogatoje Uŝĉelje (Kokluz)
- Niĵnjaja Golubinka (Malsupra Foti-Sala – Aşağı Foti Sala)
- Novopolje (Eni-Sala – Yañı Sala)
- Poljana (Markur)
- Putilovka (Janĝo - Yanco)
- Sokolinoje (Kokkoz - Kökköz)
- Solneĉnoselje (Ajir-Gul – Ayır Gül)
- Dolina komunumo
- Dolino (Dolinnoje, krime-tatare Topĉikoj - Topçıköy)
- Novenkoje (Arankoj - Aranköy)
- Furmanovka (Aktaĉi - Aqtaçı)
- Ĵeleznodoroĵna komunumo
- Ĵeleznodoroĵno (Ĵeleznodoroĵnoje)
- Belokamennoje (Sujur-Taŝ – Süyür Taş)
- Daĉnoje (Tole – Töle)
- Mostovoje
- Reĉnoje
- Siren (Sujren - Süyren)
- Turgenevka (Teberti - Teberti)
- Kaŝtana komunumo
- Kaŝtano (Kaŝtani)
- Koĉergino (Ateŝ-Eli – Ateş Eli)
- Otradnoje (Ĥaniŝkoj - Hanışköy)
- Ŝevĉenkovo (Koĝuk-Eli – Qocuq Eli)
- Krasnomaka komunumo
- Ĥoĝa Sala (Ĥoĝa-Sala – Qoca Sala)
- Ĥolmovka (Zalankoj - Zalanköy)
- Krasnomako (Krasnij Mak, krime-tatare Bujuk-Karalez – Büyük Qaralez)
- Zalesnoje (Jukari-Karalez – Yuqarı Qaralez)
- Kujbiŝeva komunumo
- Kujbiŝevo (krime-tatare Albat)
- Bolŝoje Sadovoje (Taŝ-Basti – Taş Bastı)
- Maloje Sadovoje (Kuĉuk-Sujren – Küçük Süyren)
- Novouljanovka (Otarĉik - Otarçıq)
- Tankovoje (Bijuk-Suren – Büyük Süyren)
- Visokoje (Kermenĉik - Kermençik)
- Pesĉana komunumo
- Pesĉano (Pesĉanoje, krime-tatare Alma-Tamak – Alma Tamaq)
- Beregovoje (Zamruk - Zamruq)
- Plodova komunumo
- Plodovo (Plodovoje, krime-tatare Azek)
- Brjanskoje (Koĉkar-Eli – Qoçqar Eli)
- Gorka
- Doroĵnoje (Bij-Eli – Biy Eli)
- Dubrovka
- Poŝtova komunumo
- Poŝtovo (krime-tatare Bazarĉik - Bazarçıq)
- Kazanki (Atĉeut - Atçeut)
- Malinovka (Kobazi - Qobazı)
- Novovasiljevka
- Novopavlovka
- Prijatnoje Svidanije
- Rastuŝĉeje (Ojsunki - Oysuñki)
- Samoĥvalovo (Ŝakul - Şaqul)
- Sevastjanovka
- Stalnoje
- Topoli
- Zavetnoje (Alma-Kermen – Alma Kermen)
- Zubakino
- Skalista komunumo
- Skalisto (Skalistoje, krime-tatare Tav-Badrak – Tav Badraq)
- Glubokij Jar (Ulakli - Ulaqlı)
- Proĥladnoje (Manguŝ - Mañğuş)
- Trudoljubovka (Nova Badrak – Yañı Badraq)
- Tabaĉna komunumo
- Tabaĉno (Tabaĉnoje, krime-tatare Kiŝine - Kişine)
- Tenista komunumo
- Tenisto (Tenistoje, krime-tatare Kalimtaj - Qalımtay)
- Ajvovoje (Efendikoj - Efendiköy)
- Krasnaja Zarja (Ĉotkara - Çotqara)
- Nekrasovka (Golumbej - Gölümbey)
- Suvorovo (Aranĉi - Arançı)
- Uglova komunumo
- Uglovo (Uglovoje, krime-tatare Aĝi-Bolat – Acı Bolat)
- Verĥoreĉa komunumo
- Verĥoreĉo (Verĥoreĉje, krime-tatare Bija-Sala – Biya Sala)
- Baŝtanovka (Piĉki - Pıçqı)
- Kudrino (Ŝuru - Şürü)
- Maŝino (Tatarkoj - Tatarköy)
- Preduŝĉelnoje (Koŝ-Degirmen – Qoş Degirmen)
- Sinapnoje (Ulu-Sala – Ulu Sala)
- Vilina komunumo
- Vilino (Vilino, krime-tatare Burluk - Bürlük)
- Rassadnoje
- Zelena komunumo
- Zeleno (Zeljonoje, krime-tatare Tatar-Osman – Tatar Osman)
- Bogatir
- Mnogoreĉje (Kuĉuk-Ozenbaŝ – Küçük Özenbaş)
- Nagornoje (Maĥuldur - Mahuldür)
- Plotinnoje (Gavr - Ğavr)
- Sĉastlivoje (Bujuk-Ozenbaŝ – Büyük Özenbaş)
La loĝlokoj de la Baĥĉisaraja regiono |
|||
---|---|---|---|
Urboj | Baĥĉisarajo | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Kujbiŝevo • Nauĉno • Poŝtovo | ||
Vilaĝoj: |
Ajvovoje • Aromat • Aromatnoje • Bogatoje Uŝĉelje • Baŝtanovka • Beregovoje • Belokamennoje • Bogatir • Brjanskoje • Bolŝoje Sadovoje • Gorka • Glubokij Jar • Golubinka • Daĉnoje • Dolinnoje • Doroĵnoje • Dubrovka • Furmanovka • Ĥoĝa Sala • Ĥolmovka • Ĵeleznodoroĵnoje • Kazanki • Kaŝtani • Koĉergino • Krasnaja Zorja • Krasnij Mak • Kudrino • Malinovka • Maloje Sadovoje • Malovidnoje • Maŝino • Mnogoreĉje • Mostovoje • Nagornoje • Nekrasovka • Niĵnjaja Golubinka • Novenkoje • Novopavlovka • Novopolje • Novouljanovka • Novovasiljevka • Otradnoje • Pesĉannoje • Preduŝĉelnoje • Plodovoje • Plotinnoje • Poljana • Prijatnoje Svidanije • Proĥladnoje • Putilovka • Rassadnoje • Rastuŝĉeje • Reĉnoje • Repino • Rozovoje • Samoĥvalovo • Sĉastlivoje • Sevastjanovka • Sinapnoje • Skalistoje • Sokolinoje • Solneĉnoselje • Suvorovo • Ŝevĉenkovo • Tabaĉnoje • Tankovoje • Tenistoje • Topoli • Trudoljubovka • Turgenevka • Uglovoje • Verĥoreĉje • Viktorovka • Vilino • Visokoje • Zalesnoje • Zavetnoje • Zeljonoje • Zubakino • |
||
Loĝloketoj | Siren • Stalnoje |
Regionoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
---|---|---|---|
Regionoj: |
Baĥĉisaraja regiono | Belogorska regiono | Ĉernomorska regiono | Ĝankoja regiono | Kirovska regiono | Krasnogvardejska regiono | Krasnoperekopska regiono | Lenina regiono | Niĵnegorska regiono | Pervomajska regiono | Razdolna regiono | Saka regiono | Simferopola regiono | Sovetska regiono |
||
Urbaj municipoj: |
Aluŝta municipo | Armjanska municipo (Krimeo) | Ĝankoja municipo | Eŭpatoria municipo | Kerĉa municipo | Krasnoperekopska municipo | Saka municipo (Krimeo) | Simferopola municipo | Sudaka municipo | Teodozia municipo | Jalta municipo |