Baetica
El Vikipedio
Historio > Romio > Romia imperio > Baetica < Iberio
Baetica [bAjtika] estis romia provinco en la suda parto de la Iberia duoninsulo. Ĝi estis fondita kiel imperia provinco en 19 per Aŭgusto Cezaro. La imperiestroj Trajano kaj Hadriano naskiĝis en ĉi tiu provinco, en Italica. Baetica estas nune la suda parto de Hispanio, kaj la ruinoj de Italica estas vizitebla proksime de Sevilo. La nomo venas el rivero Baetis, nuna Gvadalkiviro.
Baetica pagis imposton annona de olivoleo al Romo. La eroj de rompitaj amforoj formis tie la monteton Testaccio inter la 1-a kaj la 3-a jarcentoj.