Sevilo
El Vikipedio
Geografio > Hispanio > Andaluzio > Sevilla (provinco)
Sevilo (laŭ PIV), hispane: Sevilla [sebija] estas hispana urbo ĉe rivero Gvadalkiviro. Ĝi sidas sudokcidente en Iberia duoninsulo (37,37° N kaj 5,98° Omapo Mapo), aktuala ĉefurbo de Sevilla (provinco) kaj Aŭtonoma Komunumo Andaluzio.
Sevilo estas la kvara hispana urbo laŭ loĝantaro kun 709.975 loĝantoj (2003)
Grava turisma urbo, dank'al siaj monumentoj (Giraldo, Katedralo (Monda Kulturheredaĵo de UNESKO), Ora Turo, ...), placoj, ĝardenoj kaj parkoj, preĝejoj, ktp, konservas la urban centron plej grandan de Eŭropo.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Supozeble la urbo estis fondita de la civilizacio Tartessos ĉirkaŭ 13-a jarcento a.K.
Romianoj nomis ĝin Hispalis, kaj poste maŭroj ĝis fino de 15-a jarcento Ishbilija, de kie venas la aktuala nomo.
Ĝi monopolis komercon kun Hispanameriko dum jarcentoj, ĝis kiam la monopolo pasis al Kadizo.
En 1992 okazis en Sevilo Internacia ekspozicio, koincide kun la 500-jara datreveno de la malkovro de Ameriko la 12-an de oktobro 1492.
[redaktu] Vidu ankaŭ:
- Reconquista
- Sankta Semajno en Seviljo - Giraldo - Carmen - Macarena - Triana - Il Barbiere de Seviglia
[redaktu] Partneraj urboj
Inter la partneraj urboj de Sevilo estas
[redaktu] Provinco
Sevilo estas provinco en Andaluzio, kies ĉefurbo estas la samnoma urbo. Vidu: Provinco Sevilo
[redaktu] Ligoj
- http://www.sevilla.org
- http://www.travel-impressions.de/andalucia/sevilla.htm
- http://www.tussam.es
- http://www.exploreseville.com