Bakelito
El Vikipedio
Bakelito estas nomo de sinteza rezino produktita el kunigo de fenoloj kaj formaldehidoj.
Bakelito estas malmola, ne-degela plasto, kiu ankaŭ estas rezista kontraŭ kemiaĵoj. Ĝi gravas pro sia elektra izola propreco, kio igas ĝin tre utila en elektraj instalaĵoj. Krom kiel elektra izolaĵo, ĝi estas uzebla kiel muldoformo kaj kiel gluaĵo ĉe gisaĵo, plue kiel aldonaĵo de farbaĵoj kaj fajroemajlo-kovraĵoj.
La produkton bakelito ellaboris la belga kemiisto Leo Baekeland en 1909 en Usono. La nomformo bakelite iĝis registrita markonomo de Union Carbide Corporation. Ĝi anstataŭis komence de la 20-a jarcento la celuloidon en ĉiu uztereno.