Bhagavadgitao
El Vikipedio
Unu el la ĉefaj verkoj el la Antikva Tempo estas la eposo Mahabharatao; Certe la plej longa literatura verko en la mondo. Oni atribuas ĝian redakton al la saĝulo Vjasa. Ĝia centmil versoj ĉefe temas pri milito. Tamen, oni apartigas unu ĉapitron, kiel religia kerno de la libro: La Bhagavad Gitao. Ĝi estis verkita inter la kvara jarcento a.K. kaj la dua de nia erao.
Bhagavad Gitao temas pri la doktrino de reenkorpiĝo.
La libro prezentas kiel dialogo inter Arĝuno, unu ĝeneralo, kaj Kriŝno, lia ĉarkondukanto. Arĵuno haltigis sian veturilon inter la du batalontaj armeoj kaj rekonas parencanojn kaj amikojn en la kontraŭa tendaro. Li ne volas mortigi ilin. Malespero regas lin.
Sed Kriŝno ( कृष्ण ) kuraĝigas lin. Li prezentas la doktrinon de senmorteco, kaj revelas sin kiel enkorpiĝo de Dio Mem. La kerno de lia instruo estas malinteresita agado farita pro devo, sed kiu ankaŭ estas la vojo al mensoliberigo el la karmo.
[redaktu] En Esperanto aperis
- Bhagavad-Gitâ, tio estas, sublima kanto pri la senmorteco (el la sanskrita
originalo verse trad. Francisko Valdomiro Lorenz.