Blanka Monto
El Vikipedio
La Blanka Monto, aŭ Blank-Monto, estas la plej alta pinto de la montaro Alpoj, en la masivo de Blanka Monto inter Haute-Savoie (Francio) kaj valo de Aosta (Italio). Kulminanta je ĉirkaŭ 4 810 metroj de alteco, estas la plej alta monto de okcidenta Eŭropo kaj la 5-a plejaltaĵo de Eŭropo, post 4 kaŭkazaj pintoj.
Ĝia masivo inkludas multajn glaciejojn tiel, kiel la "mer de Glace" (maro de glacio) kaj la glaciejo de "Bossons" ĉe la norda flanko.