Blua paruo
El Vikipedio
Blua paruo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
|||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Parus caeruleus |
Blua paruo (Parus caeruleus)
Enhavo |
[redaktu] Aspekto
Blua kappinto, blankaj frunto kaj vangoj kun nigra streko sur okuloj, nigra gorĝo, flava subparto, bluaj flugiloj kaj vosto, olivverda dorso.
Longeco 11-12 cm Enverguro 19-21 cm
[redaktu] Vivmaniero
Bluakolora paruo iomete pli eta ol granda paruo kun kiu ĝi ofte estas vidata. Tiuj du paruaj specoj havas similajn morojn kaj vivmanieron, tamen la blua paruo havas pli strikte insektan dieton kaj dum vintro ĝi aldonas prefere semojn ol fruktojn. Ankaŭ ĝi preferas pli mallarĝajn kavojn por nesti. Se oni preparas artefaritajn nestujojn por la speco, la ronda eniro devas esti ĝute 30 mm vasta. La blua paruo estas ofta speco en fruktarbaroj, arbaroj kaj parkoj.
[redaktu] Disvasiĝo
La blua paruo vivas en nordokcidenta Afriko, Eŭropo kaj okcidenta Azio (Turkio, Sirio).