Boaco (Nikaragvo)
El Vikipedio
Boaco [boAko] estas urbo kaj distrikto (departemento) en Nikaragvo. La distrikto konsistas el la municipoj de Boaco, Camoapa, San José de los Remates, San Lorenzo, Santa Lucia kaj Teustepe. Ĝi situas en la centro de la lando, ĉe Nikaragva Lago.
Boaco estis fondita en 1763. Ĝia nomo devenas de la azteka tribo "Boaĥ", venkita de eŭropaj konkerantoj en la 16-a jarcento. Komence de la 20-a jarcento Boaco deklaris sendependecon sub la nomo "departemento de Jerez", sed en 1936 aliĝis al Nikaragvo.
Boaco estas monteta urbo kaj havas la kromnomon "urbo de du etaĝoj".