Bornholm
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Danio > Bornholm
Bornholm [bonholm'], rokoza insulo en Baltmaro, inter Svedio kaj Pollando, estas dana resteto de tiuj orientaj provincoj kiujn alie regas Svedio. La flago (neoficiala, iomete ŝerce uzata) kaj la dialekto indikas tion.
Ĉefaj entreprenoj sur l' insulo estas perargila potfarado, horloĝeg-produktado, lakto kaj fromaĝo, kaj fiŝado. Somere gravas turismo.
[redaktu] Faktoj
- Areo: 588 kv. km
- Enloĝantaro (1995): ĉ. 44 936
- Ĉefurbo: Rønne
[redaktu] Komunumoj
- Allinge-Gudhjem
- Aakirkeby
- Christiansø
- Hasle
- Nexø
- Rønne