Bourg-en-Bresse
El Vikipedio
Bourg-en-Bresse urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Rodano-Alpoj | ||||
Departemento | Ain (prefektejo) | ||||
Arondismento | Bourg-en-Bresse (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
Urbestro | S-ro Jean-Michel Bertrand 2001-2008 |
||||
Areo | 23,86 km² | ||||
Alto super maro | De 220 al 273 m | ||||
Loĝantoj | 41 300 2005 |
||||
Loĝdenso | 1 704 loĝ./km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Poŝtkodo | 01000 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 01053 |
Bourg-en-Bresse estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Ain kaj en la regiono Rodano-Alpoj. Ĝi estas la prefektejo de la departemento.
Bourg-en-Bresse havas proksimume 42.000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Burgiens.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Bourg-en-Bresse situas 60 kilometrojn nordoriente de Liono. La urbo troviĝas okcidente de la montaro Ĵuraso, sed etendiĝas sur la verdaj pastaĵoj de la natura regiono Bresse.
Bourg-en-Bresse estas trafluata de la rivero Reyssouze, kiu sekve enfluas en la Saonon.
[redaktu] Historio
Bourg-en-Bresse, kiel montras sia nomo, estas la ĉefurbo de Bresse, kiu estis reĝa provinco antaŭ la franca revolucio de 1789.
Bresse longe apartenis al la savoja dinastio, kaj estis finfine cedita al Francio en 1601.
[redaktu] Vidindaĵoj
La historia kvartalo de Bourg-en-Bresse estis ĉirkaŭita de muroj ĝis la 19-a jarcento, kiam ili estis detruitaj. En tiu malnova kvartalo elstaras la gotika preĝejo Notre-Dame, kies konstruado ekis en 1505 kaj finis nur du jarcentojn poste.
Ekzistas cetere pluraj privataj, klasikstilaj hoteloj.
La preĝejo de Brou estis starigita inter 1505 kaj 1536, pro iniciato de la vidvino de Filiberto la 2-a de Savojo.
Oni finfine devas mencii la rimarkindan Hotel-Dieu, eksa malsanulejo kiu hodiaŭ fariĝis ejo por resaniĝantoj.