Brasiko
El Vikipedio
?Brasiko | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Rapo, Brassica rapa
|
||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
||||||||||||
Vidu tekston |
Brasiko (Brassica el kruciferacoj) estas genro de unu-, du- aŭ plur-jaraj herboj, kun floroj ĝenerale flav-petalaj, kun preskaŭ cilindra ovario apenaŭ pli dika ol la mallonga stiluso, kaj kun longaj, bekohavaj silikvoj enhavantaj rondajn semojn po pluraj; ĉ. 35 specioj en Eŭropo, Azio kaj la Mediteranea region, kelkaj kultivataj kiel legomoj aŭ por oleo.[1]
[redaktu] Specoj da brasiko
Estas diversaj specoj da brasiko (nomoj laŭ PIV2):
- Brassica oleracea - Legoma brasiko
- Brassica oleracea gr. Acephala - Senkapa brasiko
- Krispa brasiko
- Brassica oleracea gr. Botrytis - Florbrasiko
- Brassica oleracea gr. Botrytis var. italica - Brokolo aŭ italia brasiko
- Brassica oleracea gr. Capitata var. capitata - Kapobrasiko
- Brassica oleracea gr. Capitata var. sapauda - Savoja brasiko
- Brassica oleracea gr. Gemmifera - Brusela brasiko aŭ burĝonbrasiko
- Brassica oleracea gr. Gongylodes - Tigobrasiko
- Brassica oleracea gr. Acephala - Senkapa brasiko
- Brassica napus - Napo aŭ napo-brasiko
- Brassica napus gr. Napobrassicus - Brasiknapo
- Brassica napus gr. pabularia - Folionapo
- Brassica napus subsp. napus oleifera - Oleonapo aŭ kolzo
- Brassica nigra - Nigra brasiko
- Brassica rapa - Rapo
- Brassica rapa gr. Chinensis - Ĉinia brasiko
- Brassica rapa gr. Pekinensis - Pekina brasiko