Carskoje Selo
El Vikipedio
Carskoje Selo (ruse: Царское Село, laŭvorte signifas "Cara vilaĝo", kvankam la nomo origine ne estas ligita kun caroj, ĝi devenas de finna vorto Saari - altaĵo) -- malnova (ĝis 1918) nomo de la urbo Puŝkin, proksime al Sankt-Peterburgo. Ekde 1918 ĝis 1937 nomiĝis "Detskoje Selo" (ruse: Детское Село, Infana Vilaĝo).
Kiam la teritorio apartenis al Svedio (1609-1702), tiuloke situis Saari-bieno. En 1710 caro Petro la 1-a donacis la bienon kun apudaj vilaĝoj al sia onta edzino Marta, poste iĝinta rusa imperiestrino Jekaterina Alekseevna.
Carskoje Selo ricevis urban statuson en 1808. La 19-an de oktobro 1811 tie estis malfermita liceo por nobelaj infanoj ekde 10-12-jara aĝo, la programo celis prepari altrangajn ŝtatajn funkciulojn. En la liceo lernis fama rusa poeto Aleksandr Puŝkin, la urbo estis alinomita honore al li, okaze de centjariĝo de lia forpaso.