Caspar David Friedrich
El Vikipedio
La germana pentristo kaj desegnisto Caspar David FRIEDRICH [kaspar david fridriĥ] naskiĝis je la 5-a de septembro 1774 en Greifswald kaj mortis je la 7-a de majo 1840 en Dresdeno. Li estis grava reprezentanto de la romantismo.
Post studado en Kopenhago, li ekde 1798 ĉefe vivis en Dresdeno. Dum multaj migradoj tra pitoreskaj pejzaĝoj (ekz. sur la insulo Rügen, en Bohemio kaj la montaro Harco) estiĝis liaj plej belaj pentraĵoj, ekz.:
- Kreuz im Gebirge (Kruco en la montaro)
- Jahreszeiten (Sezonoj)
- Kreidefelsen auf Rügen (Kretaj rokoj sur la insulo Rügen)
- Ausblick ins Elbtal (Rigardo al la valo de la rivero Elbo)