Corrèze
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Limoĝio > Corrèze < Francaj departementoj
Corrèze (19) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Limoĝio |
Prefektejo : | Tulle |
Subprefektejoj : | Brive-la-Gaillarde Ussel |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
232 576 loĝantoj 40 loĝantoj/km² |
Areo | 5 857 km² |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 37 |
Komunumoj | 286 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
Jean-Pierre Dupont |
Situo en Francio | |
Corrèze [korez] (aŭ okcitanlingve Corrèsa [kurezo]) estas unu el la tri departementoj (numero 19) de la franca regiono Limoĝio. Ĝi estas 5 860 km² granda kaj havas 232 580 enloĝantojn (la loĝantaro daŭre malkreskas pro izoliteco kaj malriĉeco de la teritorio). La ĉefurbo estas la malgranda urbeto Tulle, aliaj urbetoj estas Brive-la-Gaillarde kaj Ussel. La departemento tute enhavas 286 komunumojn.
Situanta sur altebenaĵoj (Plateau de Millevaches : 978 metrojn alta), la pejzaĝoj de Corrèze karakteriziĝas per arbaroj, multaj riveroj, profundaj valoj.
Bredado ludas grandan rolon, kaj kompreneble la produktado de viando. Kultivadon de tritiko, maizo, fruktoj, legomoj, tabako oni ankaŭ trovas en la malpli altaj partoj de la departemento, kie la klimato tion ebligas.
Nunaj prezidento Jacques Chirac, kaj Socialpartiestro François Hollande ambaŭ estas elektitoj de Corrèze.
La naturo kaj loka gastronomio estas la ĉefaj allogaĵoj de la Corrèze por la turistoj.