Brive-la-Gaillarde
El Vikipedio
Brive-la-Gaillarde urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Limoĝio | ||||
Departemento | Corrèze (subprefektejo) |
||||
Arondismento | Brive-la-Gaillarde (ĉefurbo) |
||||
Kantono | Ĉefurbo de 5 kantonoj | ||||
Urbestro | S-ro Bernard Murat 2001-2008 |
||||
Areo | 48,59 km² | ||||
Alto super maro | 142 m (de 102 al 315 m) |
||||
Loĝantoj | 49.600 (51.686 kun ĉirkaŭurbo) 1999 |
||||
Loĝdenso | 1.011 loĝ./km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Poŝtkodo | 19100 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 19031 |
Brive-la-Gaillarde [briv la gajard] (aŭ okcitanlingve Briva la Galharda) estas franca komunumo lokita en la departemento Corrèze kaj en la regiono Limoĝio. Tiu franca urbo estas unu el la subprefektejoj de la departemento. Ĝi havis 49.600 loĝantojn en 1999.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Brive troviĝas sudokcidente de la departemento, sur la rivero Corrèze : la vorto "Brive" fakte devenas de la gaŭla vorto Brivis, kiu signifas "ponto". Tiu ligna ponto trapasis grandan marĉon. Brive estas pli multhoma ol Tulle, la prefektejo de la departemento.
[redaktu] Historio
Malnovtempe, Brive unue fariĝis trairejo de la rivero Corrèze, kiel manifestas sia gaŭla nomo Briva. La primitiva travadejo estis anstataŭita de romia ponto (la pont du Bouy), kiu estis parto de vojo el Liono al Bordeaux per la valo de la rivero Corrèze. Je la nuntempa loko de Brive, tiu vojo trafis alian vojon el Poitiers al Cahors : tie naskiĝis eta vilaĝo, kiel pruvas kelkaj ruinoj de potfarejoj. La urbeto estis kristanigita dum la 5-a jarcento, fare de iu Martin, alinomita "la Hispano".
La vortoj la-Gaillarde (esperante "la forteka") devenas de la 14-a jarcento : en 1341, per reĝa ordo, la urbestroj de Brive konstruis vastan ĉirkaŭramparon, kiu kvinobligis la areon de la urbo. Dum la 18-a jarcento, Brive-la-Gaillarde spertis grandan prosperon, al kiu kontribuis la Brive-devena Guillaume Dubois, guvernisto de Filipo de Orléans kaj sekve ĉefministro.
Brive fariĝis regiona ĉefurbo de la franca partizanaro dum la Dua Mondmilito, kaj estis plie la unua franca urbo, kiu liberiĝis sin mem el la Germanoj.
[redaktu] Ekonomio
Danke al variaj ekonomiaj, komercaj aŭ industriaj firmoj, Brive-la-Gaillarde estas hodiaŭ la dua ekonomia centro de Limoĝio, post Limoges.