Dagmar Chvátalová
El Vikipedio
Dagmar CHVÁTALOVÁ, nomata Dáša [da:ŝa] (naskiĝis la 8-an de majo 1985) estas ĉeĥa esperantistino.
Kun Marek Blahuš kaj Tomáš Břicháček ŝi fondis en 2005 novan organizon de Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj estis elektita ĝia unua prezidantino.
Ŝi enĉeĥigis la retejon de TEJO kaj parte de Lernu!.
Ŝia pli aĝa fratino Vladimíra Chvátalová estas konata aktivulino de internacia junulara Esperanto-movado.