Tomáš Břicháček
El Vikipedio
Tomáš BŘICHÁČEK (naskiĝis la 18-an de junio 1982) estas ĉeĥa esperantisto, unu el la gvidantoj de ĈEJ.
Kun Dagmar Chvátalová kaj Marek Blahuš li en 2005 fondis Ĉeĥan Esperanto-Junularon (ĈEJ) kaj kiel jam antaŭe, ankaŭ post tiam daŭre gvidis la Pragan klubon de ĈEJ, kies retpaĝaron li prizorgas.
Li elprovis novan metodon de poresperanta varbado, kiun li nomas Esperanto ĉe biero - kursoj en trinkejo. La metodon li elprovis ankaŭ en Parizo, kie li studis dum kelkaj monatoj inter 2005 kaj 2006.
Li prilaboris ankaŭ retejojn de blindula gazeto Aŭroro, de Esperanto-muzeo en Česká Třebová (Biblioteko de Česká Třebová) kaj de la Biblioteko de ĈEA.
Praga filio de gazeto Metro publikigis intervjuon kun Tomáš Břicháček pri Esperanto: Intervjuo en Metro.