Dazipo
El Vikipedio
<imagemap>: must specify an image in the first line Armadillos |
||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
La dazipo (Dasypus) estas (laŭ PIV2) genro de malgrandaj sudamerikaj mamuloj kiun oni depost 1995 klasas en la ordo de cingulatoj (Cingulata) en la superordo de ksenartroj (Xenarthra). Ĝi donas sian nomon al la superordigita familio de dazipedoj, kiuj ankaŭ nomiĝas tatuoj en Esperanto. La dazipo havas sur la korpo zonosimilan kirason, kiu konsistas el duarangaj ostoj kovrataj de epiderma korneca tavolo. Oni distingas kapan, ŝultran, koksan kaj dorsan kirasojn. La dorsa kiraso estas moviĝema, kaj konsistas el zonoj kiuj ebligas por kelkaj specioj la globforman kuntiriĝon. Ankaŭ ilian voston kovras kiraso. Iliaj kruroj estas mallongaj, sed kun fos-ungegoj. Ilia dentaro konsistas el 7/7 aŭ kelkfoje el pli ol 100 dentoj.
Dazipoj estas ĉionmanĝuloj. Ili povas sin fosi en la grundon tre rapide. La fenomeno de plurembrieco (polyembryonia) konatas ĉe ili. Ili vivas en Sud- kaj Mez-Ameriko kaj Teksaso.
- La naŭzona dazipo aŭ armadelo (Dasypus novemcinctus) vivas de Teksaso ĝis Gran-Chaco; ĝi havas 9 dorsajn kiras-zonojn.
- La kurtvosta dazipo (D. hybridus) vivas de Brazilo ĝis Patagonio; ĝi havas 6-7 dorsajn kiras-zonojn.
Ĉe ambaŭ specioj elformiĝas 12 embrioj pro la plurembrieco.
La granda dazipo (Priodontes giganteus) longas 1 m; ĝi vivas en la tropika Sud-Ameriko.
[redaktu] Kultura signifo
Dazipo estas manĝebla besto, pro tio kvankam endanĝerita, oni ofte ĉasas ilin por manĝi. Por ĉasi ilin, oni bezonas trovi ilian truon, post atendi ilin reveni al truo. Por la ĉasado, oni bezonas minimume du homojn, unu tenis la beston kaj alia fosas antaŭ li, por ke ĝi ne fosos novan truon. Kiel ne eblas teni ĝin per piedo aŭ vosto, kiel estas tre glataj, oni devas teni la dazipon mentante la mezfingro en ĝia anuso, dum la kunulo fosas. Pro tio, la ĉasado de dazipoj rilatas kulture al anusa seksumado.
Poste al kaptado, la vivantan beston oni portas al korto por grasigi. Post du aŭ tri monatoj, oni kuiras ĝin. Se dum la ĉasado la dazipo estas mortita, oni ankaŭ manĝas ĝin, sed la viando tre malbone flaras. Ĝenerale nur viroj povas manĝi dazipoj en tiu kazo. Se oni kaptas idojn, oni povas bredi ilin kiel kortbestoj, ĉar ili restas malsolvaĝaj kiel kunikloj, sed oni ne sukcesas la reproduktadon. Tiuj kortaj dazipoj estas bongustaj kiel didelfoj, kaj ĝenerale tutan familion manĝas ilin.