Distrikto Waldeck-Frankenberg
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
La subdistrikto Waldeck-Frankenberg [Valdek-Franknberk] situas en la distrikto Kassel de la germana federacia lando Hesio. Ĝia sidejo estas la urbo Korbach, plia grava urbo la kuraca centro Bad Wildungen.
Granda artefarita lago, la Edersee [Edaze], troviĝas en ĝia areo. Al la subdistrikto donis sian nomon la eksa princejo Waldeck kaj la urbo Frankenberg.
Najbaras la federacia lando Nordrejn-Vestfalio okcidente kaj norde, kaj la hesiaj subdistriktoj subdistrikto Marburg-Biedenkopf sude, Kassel kaj Schwalm-Eder oriente.
[redaktu] Ligoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.