Divizio
El Vikipedio
Divizio, etimologie, signifas "dividiteco", kaj ĝi ĝenerale portas la nocion de "parto" aŭ "disiĝo". Ĝia preciza signifo dependas de la fako, en kiu ĝi terminas.
_
Enhavo |
_
[redaktu] En Biologio
Divizio estas rango de la botanika klasifiko, super klaso.
Ĝi en biologio egalas kiel filumo ĉe la plantoj aŭ regno ĉe fungoj kaj nomiĝas divizio.
La ĉefaj plantaj divizioj estas la muskoj (divizio Bryophyta), la filikoj (divizio Filicophyta), la ekvizetoj (divizio Sphenophyta), la cikasoj (divizio Cycadophyta), la ginko (divizio Ginkgophyta), la koniferoj (divizio Pinophyta), la gnetoj (divizio Gnetophyta), kaj la angiospermoj (divizio Anthophyta).
Angiospermoj estas florplantoj, nun dominantaj la plantan mondon (80% el ĉiu vaskulaj plantoj estas angiospermoj.
[redaktu] En Militistiko
Divizio estas parto de armeo (ĝenerale konsistanta el inter 2 kaj 4 regimentoj aŭ brigadoj), havante 10-40 mil homojn.