Klaso
El Vikipedio
Enhavo |
[redaktu] Biologio
Klaso estas hierarĥia ŝtupo de la sistematiko (nomenklaturiko). Ĝi estas plu dividita al superklaso kaj subklaso.
Ĝi staras inter divizio (filumo) kaj ordo.
Ĉe la vertebruloj ekzistas la sekvaj klasoj:
- senkraniuoloj
- senmakzeluloj
- kartilagaj fiŝoj
- ostaj fiŝoj
- amfibioj
- reptilioj
- birdoj
- mamuloj
La klasifiko de ĥimeroj, dinosaŭroj kaj pterosaŭroj estas malklara, eble ili formas propran klason aŭ apartenas al la klasoj de la kartilagaj fiŝoj kaj reptilioj.
[redaktu] Religio
Klaso laŭ Spiritismo estas subdivido de ordo en Spirita hierarkio de Kardec.
[redaktu] Matematiko
En la aro-teorio oni uzas la nocion "klaso" por nomi kolektojn, kiuj pro logikaj kialoj ne povas esti aroj.
[redaktu] Lernejo
Klaso estas grupo de lernantoj en la baza kaj meza instruado, ĉ. 20-40 junuloj.
[redaktu] Sociologio
Socian klason konsistigas personoj, kiuj en iu socio havas similajn privilegiojn kaj posedon kaj pro tio estas certasence elkluditaj de aliaj grupoj analoge difinitaj. Ekzemploj estas nobelaro, burĝaro, klerikaro, laboristaro - proletaro -, militistaro.
1. Dividaĵo de popolo laŭ iuj civilaj aŭ politikaj kondiĉoj. La tri klasoj de la patricioj, kavaliroj kaj plebanoj en antikva Romo.
2. Aro da personoj havantaj samajn ekonomiajn interesojn. La reganta klaso, la meza, la laborista klaso.
Vd komunismo, socialismo, klasbatalo
[redaktu] Komputscienco
Klasoj estas elementoj de objektema programado. Klasoj difinas kiujn datumojn kaj kiujn funkciojn la objektoj havos. En objektema programlingvoj, oni povas krei hierarĥiojn de klasoj por bone reprezenti en la programo la konceptojn de la reala mondo.