Doctor Who
El Vikipedio
Doctor Who (anglalingve por "Doktoro Kiu") estas longdaŭra brita sciencfikcia televida serio produktata de la BBC. La serio temas aventurojn de mistera temp-vojaĝisto nomata "The Doctor" (La Doktoro) kiu kun kunvojagantoj esploras tempon kaj kosmon solvante problemojn.
La serio estas listigata en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej longdaŭra sciencfikcia televida serio en la mondo, kaj ankaŭ estas grava parto de brita popkulturo. Ĝi estas notinda pro ĝiaj imagemaj epizodoj, kreivema malmultekostaj specialaj efikoj, kaj pionira utiligo de elektronika muziko. En Britio kaj eksterlande, la serio estas kulta fervoraĵo kiel Star Trek, kaj influis generacioj da britaj televidaj profesiuloj, multaj kiu plenkreskis montrante la serion. Lastatempe, ĝi gajnis Premio BAFTA por la Plej Bona Drama Serio en 2006.
La originala serio daŭras ekde 1963 al 1989. Televida filmo estis farita en 1996, kaj la serio estis sukcese relanĉita en 2005, produktis de BBC Wales.
[redaktu] The Doctor kaj la TARDIS
La serio temas la aventurojn de La Doktoro, eksterterano de la planedo Gallifrey, specio "Temp-Lordoj". Kiel ĉiuj Temp-Lordo, La Doktoro eblas "regeneri" kiam preskaŭ mortita, kiu permesas la serio-verkistojn por reroligi La Doktoron kun nova aktoro. Novajn versiojn de La Doktoro ĉiu havas distingan stilon kaj personecon. Ĝis nun, dek aktoroj estis rolata La Doktoron:
- William Hartnell (1963–1966)
- Patrick Troughton (1966–1969)
- Jon Pertwee (1970–1974)
- Tom Baker (1974–1981)
- Peter Davison (1981–1984)
- Colin Baker (1984–1986)
- Sylvester McCoy (1987–1989, 1996)
- Paul McGann (1996)
- Christopher Eccleston (2005)
- David Tennant (2005–nun)
La Doktoro vojaĝas per tempmaŝino nomata TARDIS (mallongigo de Time and Relative Dimensions in Space, Tempo kaj relativaj dimensioj en spaco). La TARDIS-o aspektas formon de "polica skatolo", malgranda kiosko kun telefono por policianoj de la 1950-aj jaroj. Tamen, la maŝino estas pli granda interne ol ekstere.
Normaj TARDIS-oj ofte eblas formŝanĝas laŭ la ĉirkaŭa mondo pro "ĥameleona cirkvito", tamen ĉi tia cirkvito de la TARDIS de La Doktoro estas misfunkcia.