Dolomito
El Vikipedio
Dolomito estas hela mineralo, konsistanta el kalcia kaj magnezia karbonato CaMg(CO3)2, kiu kristaliĝas e trigonala sistemo. La dureco estas inter 3,5 kaj 4.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Oni rekonis dolomiton kiel memstaran mineralon nur fine de la 18-a jc. danke al laboroj de svislanda mineralogo H. B. de Saussure, kiu nomis la mineralon post la franca geologo Deodat de Dolomieu.
[redaktu] Proprecoj
La aldona magnezio estas bazo por tio, ke la dolomito ne solviĝen en acideta akvo - male al kalko -, tiel la dolomit-ŝtonaro ne entenas kavernojn. Dolomito reagas kun malvarma klorhidrogena acido nur en polva formo, sed ne kiel ŝtono.
[redaktu] Strukturo
Kiel kristalo formas ĝi romboedron.
[redaktu] Uzo
Dolomita ŝtonaro uzatas kiel konstrumaterialo kaj kiel ero de specifa cemento.