Drôme
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Rodano-Alpoj > Drôme < Francaj departementoj
Drôme (26) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Rodano-Alpoj |
Prefektejo : | Valence |
Subprefektejoj : | Die Nyons |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
437 778 loĝantoj 67 loĝantoj/km² |
Areo | 6 530 km² |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 36 |
Komunumoj | 369 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
Didier Guillaume |
Situo en Francio | |
Drôme (okcitane Droma) estas franca departemento kun numero 26, en la regiono Rodano-Alpoj.
Ĝi situas en la regiono Rodano-Alpoj en sudorienta Francio kaj estas nomumita post rivero Drôme, alfluanto de Rhône. La departemento tute enhavas 369 komunumojn.
[redaktu] Historio
La departemento estis kreita tuj post la francaj revolucioj, la 4-an de marto 1790 por altrudi la leĝon de la 22-a de decembro 1789, ekde parto de la provinco Dauphiné.
La limoj de la departemento plurfoje estis modifitaj poste la anekson de Comtat Venaissin en 1792 kaj poste la kreado de la departemento Vaucluse en 1793. La urboj Carpentras kaj Valréas, interalie, partoprenis en la departemento Drôme mallongtempe. Tiuj ŝanĝoj kreis enklavon de Vaucluse (kantono de Valréas) ene de Drôme, la plej granda enklavo de tiu specio en Francio.
[redaktu] Geografio
La departemento Drôme estas parto de la regiono Rhône-Alpes. Ĝi limas al la departementoj Ardèche, Isère, Hautes-Alpes, Alpes-de-Haute-Provence kaj Vaucluse.
Kelkfoje oni diferencigas la departementon en pluraj partoj:
- la Drôme de montetoj, norde, verdeca simile ol montetoj ĉe Liono,
- la ebenaĵo de Valence, okcidente,
- la montaro Vercors, oriente,
- la provenca Drôme, sude.
Tiuj nomigoj malnovaj havas neniun kialon historian, lingvan aŭ etnologia.
La nomo de la departemento alvenas de la rivero Drôme, branĉrivero de Rodano, 110-km longan.
[redaktu] Vidu ankaŭ