Dwight D. Eisenhower
El Vikipedio
Dwight David EISENHOWER (dŭajt ájzenhaŭa), la tridek-kvara prezidento de Usono, naskiĝis la 14-an de oktobro, 1890, en Denison, Teksaso. Li mortis 78-jaraĝa, la 28-an de marto, 1969, en la Hospitalo Walter Reed en Vaŝingtono, pro kongesta kora difektiĝo.
Eisenhower estis 178 cm alta, kaj pezis 82 kg. Li estis amikema kaj optimisma. Lia edzino estis Mary Geneva Doud, kaj la paro havis du filojn. Eisenhower estis presbiteriano.
Dum lia administrado (1953-1961) okazis;
- 1953 – Fino de la korea milito
- 1954 – La Doktrino de Eisenhower en la malvarma milito – la usona amasigo de nuklea armilaro
- 1956 – Landa Interŝtata Sistemo de Ekspresaj Ŝoseoj
- 1957 – kaj 1960- La Aktoj de Civilaj Rajtoj – lerneja malsegregacio en Little Rock, Arkansaso
- 1957 – Rusio lanĉis la unuan sateliton "Sputniko"
- 1959 – Alasko kaj Havajo iĝis ŝtatoj
- 1959 – Inaŭguro de la Marvojo Sankt-Laŭrenco
- 1960 – Usono rompis rilatojn kun la Kubo de Fidel Castro
- 1960 – Gary Powers kaj la usona spion-aviadilo U-2 en Rusio
Eisenhower rakontis, ke lia patrino deziris, ke oni ne mallongigu lian antaŭnomon; tial ŝi nomis lin Dwight (tiu nomo ne havas karesformon en la angla lingvo). "Kaj tial ĉiuj homoj nomis min Ike [ajk]."
Antaŭulo: Harry S. Truman 1945-1953 |
34-a Prezidento de Usono 1953-1961 |
Posteulo: John F. Kennedy 1961-1963 |