Eŭropa abelmanĝulo
El Vikipedio
Zoologio > Birda klaso > Meropedoj
paro de eŭropaj abelmanĝuloj kun predita papilio
La europa abelmanĝulo estas, kiel dirite, la ununura meropo facile videbla en Europo, ĉefe en la mediteraneaj kaj balkanaj landoj (Hispanio, Hungario, ktp.). Ne tiom ofte ĝi iam nestis en centra kaj norda Europo. En tiuj landoj ĝi estas tute nekonfuzebla danke al siaj brilaj koloroj kaj kanto. Ĝi havas brunan kapon, flavan dorson, verdajn flugilpintojn kaj voston, bluan ventron kaj flavegan gorĝon. Do, bunte multkolora ĝi estas. Por eniri en insekttruojn uzas sian longegan kaj fortan bekon.
Ili flugas pogrupe (el familio ĝis dudeko da ekzempleroj) kaj kantas samtempe; pro tio ili facile distingeblas ekde malproksime. Ili kantas ion simila al trruikkkk, kion ili faras kiam supreniretas dumfluge. Ofte ili videblas haltantaj apud ŝoseoj sur fostoj, stangoj au elektraj kabloj (ankaŭ la hindaj abelmanĝuloj faras tion en Guĝarato). Ankaŭ sekajn branĉojn de arboj ili uzas por kunigado ĉe parigado; tie ili gaje flugas kaj kvazaŭ dancas, ekflugas forlasante sian branĉan lokon por alia virbirdo: dum tiu dancado la inoj elektas viron.
La nestojn oni konstruas en sablaj deklivoj kiel longaj truoj en kies fundo oni demetas la ovojn.
Ili manĝas insektojn, ĉefe vespojn kaj abelojn, sed ne nur tiujn lastajn. Kiam unu el ili kaptas abelon, ĝi prenas tiun per la pinto de sia longa beko por ke la insekto ne piku ĝin; poste ĝi draste skuas tiun kontrau ekzemple branĉo por ke ĝi perdu sian pikilon, poste ĝi estas manĝata au portata al la idoj. Terkulturistoj ofte kredas, ke nur abelojn manĝas ili kaj pro tio la meropoj estas persekutataj kaj eĉ murditaj.
[redaktu] eksteraj ligoj
Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas la tabelo pri la biologia klasado. Vidu je Betulo aŭ Kvokao por ekzemploj.