Edith Stein
El Vikipedio
Edith Hedwig Teresa Stein, Sankta Tereso Benedikto de la Kruco (naskiĝinta en 12-a de oktobro 1891 en Vroclavo, mortinta en 9-a de aŭgusto 1942 en Oświęcim). Germana filozofistino, fenomenologistino el juda familio.
Ŝi naskiĝis en festo Jom Kippur ĉe Zigfrido kaj Augusto Stein. Ŝia patro estis la vendisto de ligno. Li mortis kiam Edith havis du jarojn kaj lian firmaon komencis direkti patrino, Augusto. Edith komencis "por pano" studi en Vroclava Universitato germanistikon kaj filozofion ĉe William Stern, kreinto de skalo IQ. Poste ŝi lernis ĉe "majstro" Edmund Husserl en Göttingen. Ŝi deklariĝis kiel ateistino. Poste ŝi asistis ĉe Edmund Husserl. Kiam ŝi sciiĝis ke sia grava profesoro Adolf Reinach estis mortigita en 1-a monda batalo ŝi komencis serĉi la sencon de vivo. Ŝi veturis al hejmo de Hedwig Conrad-Martius kaj translegis la aŭtobiografion de sankta Tereso el Avilla. Post translegado ĝin per unua nokto ŝi skribis: "...Kiam mi fermis la libron mi parolis al si: Ĝi estas la vero". Ŝi baptiĝis kaj komencis studi kaj traduki verkojn de sankta Tomaso de Akvino. Post kelkaj da jaroj ŝi decidis adiaŭi la familion kaj estiĝi monakino en monakejo de Karmelitinoj. Ŝi nomiĝis Tereso Benedikto de la Kruco. Ŝi estis mortigita en koncentreja komplekso en Oświęcim kompreneble en 9-a de aŭgusto 1942 en ejo nomigita "La blanka domo". Johano Paŭlo la 2-a kanonizis ŝin je 1-a de oktobro 1998 kaj jaro poste li anoncis ŝin la Patrono de la Eŭropo.
En filozofio ŝi esploris ontologion kaj fenomenologion. En libro Endliches und ewiges Sein ŝi kontraŭigis ontologion skolastikan kun moderna. Ŝi kreis ankaŭ fenomenologian version de tomismo. En teologio ŝi okupiĝis pri mistiko de sankta Johano de la Kruco kaj sankta Tereso de Avilla (ŝiaj gepatronoj). Ŝia lasta libro estis neplenigita Kreuzeswissenschaft. Studie über Johannes vom Kreuz en kiu ŝi studis mistikon de sankta Johano de la Kruco.
[redaktu] Plej gravaj verkoj
- Zum Problem der Einfühlung. Dissertation
- Endliches und ewiges Sein
- Kreuzeswissenschaft. Studie über Johannes vom Kreuz