Johano Paŭlo la 2-a
El Vikipedio
Johano Paŭlo la 2-a | |
---|---|
Naskonomo | Karol Józef Wojtyła |
Komenco de pontifiko | 16-a de oktobro 1978 |
Fino de pontifiko | 2-a de aprilo 2005 |
Antaŭulo | Johano Paŭlo la 1-a |
Sekvanto | Benedikto la 16-a |
Dato de naskiĝo | 18-a de majo 1920 |
Loko de naskiĝo | Wadowice, Pollando |
Dato de morto | 2-a de aprilo 2005 |
Loko de morto | Vatikano |
Johano Paŭlo la 2-a (naskiĝis la 18-an de majo 1920, mortis la 2-an de aprilo 2005; latine: Ioannes Paulus PP. II), Servus Servorum Dei (Servisto de Servistoj de Dio) dum 26 jaroj estis papo de la Katolika Eklezio kaj la ŝtatestro de la Vatikano. Li fariĝis la papo en 1978 kiam li havis 58 jarojn. Estante polo, li estis la unua slava papo en la historio kaj la unua neitala de 456 jaroj.
Lia apostola devizo estis: Totus Tuus (Tute Via; pruntita de ensanktiĝa mariana preĝo de sankta Louis Maria Grignion de Montfort).
Enhavo |
[redaktu] Vivo
Li naskiĝis kiel Karol Józef WOJTYŁA en Wadowice, Pollando je la 18-a de majo 1920 de proletaj gepatroj. Lia patrino naskis lin en aĝo de 36 jaroj, post 15-jara atendo por infano. Kvankam la kuracistoj atentigis ŝin pri danĝeroj de la nasko, ŝi volis naski la infanon. Ŝi mortis en 1929, kiam li estis 9-jara. Karolo junaĝe ludis en teatraĵoj kun Halina Kwiatkowska, kun kiu li havis mildan rilaton. 21-jaraĝe li decidis iĝi pastro.
Li estis juna viro, kiam germanoj invadis lian landon, kaj poste la sovetianoj. En 1942 li decidis fariĝi sacerdoto kaj sin kaŝis en la palaco de la ĉefepiskopo de Krakovo -- kie li mem estos ĉefepiskopo post du jardekoj. Dum la milito li ankaŭ rolis en kontraŭ-naziaj teatraĵoj kaj helpis judojn forflugi for de la nazioj. Li fariĝis sacerdoto en 1946 kaj studis kaj instruis filozofion (kiel profesoro en Lublino kaj Krakovo). Mem li tre disvoluis fenomenologion de Max Scheler sur katolicismo. Li kritikis marksismon. Li fariĝis episkopo en 1958, ĉefepiskopo de Krakovo en 1964, kardinalo en 1967 kaj, fine, papo en 1978. Li kiel studento lernis kaj parolis Esperanton.
En 1981 li estis pafita fare de Ali Agca. Longe oni supozis, ke sekretaj servoj de Bulgario kaj Sovetunio komisiis la krimon, sed ne ekzistas faktoj kiuj pravigas tiun tezon. Poste montriĝis indicoj, ke iu(j) ene de Vatikano almenaŭ subtenis Ali Agca.
En 1994 la usona magazino TIME elektis lin kiel "Homo de la Jaro".
En 2003 konfirmis Vatikano, ke li suferas je parkinsono.
Komence de 2005, influenco gravigis lian malsanon, tiel ke li kelkfoje ne povis aperi antaŭ la kredantoj, ĉar li estis en hospitalo.
Johano Paŭlo la 2-a mortis la 2-an de aprilo 2005 en sia loĝejo en Vatikano, post longa malsano. Lin sekvis Benedikto la 16-a.
[redaktu] Papado
En 1992 la papo konfesis kaj bedaŭris, ke la Eklezio maljuste kondamnis Galileon en 1633.
En 1995, en la papa letero Evangelium Vitae, li ekstaris kontraŭ mortpuno, finiginte la longdaŭran toleron de la Eklezio pri tiu.
En 2000 Johano Paŭlo konfesis kaj pardonpetis pro la multaj pekoj de anoj de la katolika eklezio dum la unuaj du jarmiloj kontraŭ la rajtoj kaj digno de gentoj, judoj kaj alireligianoj:
Ni pardonas kaj pripetas pardonon! Ni ne povas ne rekoni la perfidojn kontraŭ la evangelio faritaj de iuj el niaj fratoj, precipe dum la dua jarmilo... Kristanoj iafoje cedis al sentoleremo, ne estinte fidelaj al la granda ordono de amo, tiel malpurigis la vizaĝon de la Eklezio.
La konfeso estas ĝenerala kaj malpreciza, ne parolas pri la eklezio entute, nur pri iuj unuopuloj, menciante nek la Krucmiliton, Inkvizicion, la perfortan konverton de idolanoj en Afriko kaj Ameriko, nek la silenton de la eklezio dum la gentomortigado de Hitlero.
Kiel papo, li ofte vojaĝis tra la mondo kaj mastris ok lingvojn (la polan, latinan, italan, hispanan, portugalan, francan, anglan kaj germanan). Li verkis ekleziajn leterojn, librojn kaj eĉ poezion. Li rolis en la liberigo de orienta Eŭropo for de Sovetio, kaj malkaŝe subtenis la polan sindikaton Solidaro.
Li estis la unua papo, kiu vizitis sinagogon kaj moskeon.
Same kiel la usona prezidento Ronald Reagan, Johano Paŭlo la 2-a estis persone tre sorĉa kaj populara, sed en kredo kaj celo tre konservativa kaj nefleksebla, elektante por episkopoj spegulantojn. Kaj same kiel Reagan, li estis pelata ĉefe de sia kredo, ne de sia deziro por potenco.
Pri disputataj demandoj, Johano Paŭlo la 2-a staris kontraŭ aborto, artefarita naskolimigo, la sacerdotiĝo de virinoj aŭ edzoj, kaj samseksumado. Li ankaŭ subtenis politikajn kaj ekonomiajn rajtojn en malriĉaj landoj.
Katolikoj en Usono emis vidi lin kiel prezidenton de la Eklezio, ne kiel reĝon aŭ papon.
La papo rigardis Interreton kiel donacon de la Sankta Spirito por la evangelizado de la mondo.
[redaktu] Kritiko
Malgraŭ lia populareco, Johano Paŭla la 2-a estis ankaŭ multe kritikata. Unu akuzo estis ke lia opono al komunismo igis lin subteni politike dekstrajn diktatorojn. Li kelkfoje renkontiĝis kun la ĉilia diktatoro Augusto Pinochet. Li fakte proponis al Pinochet restarigi la demokration, sed ne tiom akre kondamnis lin kiel li kondamnis la komunistajn ŝtatestrojn.
Liaj kredoj pri kontraŭkoncipiloj ankaŭ estis multe kritikataj. Laŭ li la uzo de ĉia kontraŭkoncipilo estas malmorala ago. Multaj homoj malkonsentis kun tio, kaj eĉ kelkaj homoj, kiuj konsentis, argumentis, ke estas malpraktike kondamni kondomojn, kiam la venerea aidoso disvastiĝas. Aldone oni akuzas lian administracion pri disvastigo de nepruvita aserto, ke kondomoj ne baras la disvastiĝon de HIV. Surbaze de ĉi tiuj du akuzoj, oni akuzis lin pri kontribuo al la aidosa epidemio en Afriko kaj aliloke. Liaj subtenantoj asertas ke lia emfazo je abstinenco kaj fidelo havas grandan efikon sur la batalo kontraŭ aidoso en landoj kiel Ugando, sed nova studo kontestas tion.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: