Efraim Kiŝon
El Vikipedio
Efraim KIŜON (Ephraim Kishon) (naskiĝis je la 23-an de aŭgusto 1924 en Budapest, Hungario, mortis je la 29-a de januaro 2005 en Svislando) estis konata humura aŭtoro de la nuna epoko. Liaj libroj kaj teatraĵoj estas tradukitaj en 37 diversajn lingvojn, ankaŭ en Esperanton.
Li estis unu el la malmultaj hodiaŭaj aŭtoroj, kies verkoj tradukiĝis en Esperanton. Liaj spritaj "Elektitaj satiroj" (tradukitaj en Esperanton de Gerhard Ziegler) estis ĝuataj de multaj kaj restas ĉiam aktualaj kaj frandindaj.
Kiŝon naskiĝis kiel HOFFMANN Ferenc (Ferenc = Francisko) kaj post la Dua mondmilito ŝanĝis sian familian nomon, kiu sonas germane, al la hungareca KISHONT [KIŜhont]. Laŭ anekdoto, kiun li publikigis, tiu nomo estis hebreigita de la israelaj aŭtoritatoj ĉe lia enmigrado en Israelo en 1949.
Liaj libroj aperis tutmonde en ĉ. 43 milionoj da ekzempleroj, el kiuj 33 milionoj en germana lingvo. La germanaj tradukoj estis faritaj de Friedrich Torberg.