Ehud Barak
El Vikipedio
Ehud Barak (אהוד ברק) (nask. je la 12-a de februaro, 1942) estis la 10-a ĉefministro de Israelo inter 1999 kaj 2001.
Barak enpaŝis la israelan armeon en 1959 kaj tie servis 35 jarojn, atingante rangon de generalleŭtenanto, la plej altan pozicion en la israela armeo. Li ricevis ordenon pro eksterordinara servo kaj 4 aliajn pro kuraĝo kaj milita eminenteco. Li studis en la Hebrea Universitato en Jerusalemo kaj en la Stanforda Universitato. Li estis ministro pri internaj aferoj (1995) kaj pri eksteraj aferoj (1995-1996). En 1996 li iĝis ano de la israela parlamento (nomata Kneset), kie li laboris kiel komitatano pri eksteraj kaj defendaj aferoj. En 1996 Barak elektiĝis gvidanto de la israela Laborpartio.
Ehud Barak estis elektita ĉefministro de Israelo je la 17-a de majo 1999. Li havis tiun oficon ĝis la 7-a de marto en 2001, kiam li perdis la antaŭtempajn balotojn en februaro kontraŭ Ariel Ŝaron.
Antaŭulo: Benjamin Netanjahu |
Ĉefministro de Israelo | Posteulo: Ariel Ŝaron |