Vergilio
El Vikipedio
Publio Vergilio Marono (naskiĝis 70 a.K. proksime al Mantova, mortis 19 a.K. en Brindisi.) (Latine Publius Vergilius Maro) estas unu el la plej elstaraj latinaj poetoj. Lia majstra verko, kaj unu el la ĉefverkoj de literaturo latina, estas la epopeo Eneado. Ĝi rakontas pri Eneo, kiu forlasis Trojon dum ĝia disfalo kaj, post multaj aventuroj, fondis la landon de la Romianoj. Vergilio profunde influis la italan poeton Dante Alighieri.
Multaj biografiaj detaloj, kiujn oni rakontas pri li, estas ne vere certaj sed ofte devenas el tempo pli posta. Mezepoke oni foje konsideris lin eĉ kristana sanktulo.
Enhavo |
[redaktu] Junaĝo kaj fruaj verkoj
Naskite en Andua apud Mantova en Norda Italio, Vergilio estis unue edukata en Cremona kaj Milano. Poste li iris al Romo, kie li studis pri retoriko, medicino kaj astronomio; baldaŭ por li superregis filozofio kaj portempe li aliĝis al Epikurismo.
Fasko da malpli grandaj poemoj, kiuj laŭdire estiĝis en ĉi epoko, estas atribuitaj al la juna Vergilio. Sed la plimulton de tiu kolekto, konata kiel Appendix Vergiliana, fakuloj konsideras apokrifaj. El ili grupeto, Catalepton (Greke katá leptón: verkitaj en fajna maniero), dek kvar mallongaj poemoj, povus vere esti liaj; minimume kelkaj estas konsiderataj kiel aŭtentaj.
En Esperanto la plej fama estas el ĉi Appendix Vergiliana la Copa (Gastejestrino) - teksto uzata de William Auld en lia La Infana Raso.
[redaktu] Eklogoj
La unua granda verko de Vergilio estas lia Eklogoj aŭ Bukolikoj. Temas pri idiliaj paŝtistaj poemoj en la stilo de Teokrito, kun multe da aludoj al la propra epoko. Li verkis ilin en 42-39 a.Kr.
La unua Eklogo temas pri la agroreformo, agro-dividado, de 41 a.Kr., kiam Oktaviano, la pliposta imperiestro Aŭgusto post venko en la Civitana Milito devis forsendi ĉirkaŭ 150.000-200.000 veteranojn el la armeo, por kiujn kontentigi li rapidege bezonis amason da parceloj disdividotaj. La familio de Vergilio ĉe tio perdis sian financan bazon, ĉar ankaŭ ilia grundo estis konfiskita, sed de Oktaviano persone Vergilio ricevis kompenson.
La kvara Eklogo estas la plej fama: ĝi temas pri profeteca verkaĵo kiu ŝajne aŭguras novan "Oran Epokon". Dum Mezepoko oni kredis, ke ĉi tie la poeto antaŭdiras la naskiĝon de Jesuo.
[redaktu] Georgiko
Meceno petis de Vergilio verki pri la kampara vivo, ties problemoj kaj beleco. La rezulto estas belega didaktika epopeo, laŭforme en la tradicio de Lukrecio: la kvar libroj de l' Georgiko. Li ĝin verkis de 36-29 a.Kr.
[redaktu] Eneado
La plej fama, kaj plej ampleksa el liaj verkoj estas Eneado, en 12 libroj. Li verkis pri ĝi de 29-19 a.Kr. Kiam li mortis, ĝi estis ne jam finpolurita.
Necesis persona interveno de l' imperiestro por ke ĝi ne (konforme al lia testamento) estu neniigita, sed male estis ja eldonita.
La Eneado temas pri la heroo Eneo, kiu fuĝis el Trojo kun la Di-donita tasko ie fondi novan Trojon - kio fariĝos la pli posta Romo.
[redaktu] Morto de Vergilio kaj posta aprezado
Por persone spekti la scenejojn de sia epopeo, li faris grandan vojaĝon al la Greka mondo. Reironte al Romo, en Megaro li malsaniĝis pro sunfrapiĝo, kaj baldaŭ post alveno en Brindizo, li mortis.
Li estis entombigita apud Napolo.
Dum la sama generacio lia epopeo jam fariĝis ege fama. Jam en Pompeii (neniigita en 79 p.Kr. de erupcio de l' Vezuvio) oni trovis grafitiojn kun citoj el ĝi.
Depost tiam ĝi neniam malaperis el la lerneja legado-programo de okcidenta Eŭropo. En mallonga periodo dum Mezepoko iom rivalis al ĝi la epopeo Aleksandreado de Walther de Châtillon.
Por multe da generacioj iasence Vergilio estis senplie "la poeto".
[redaktu] Vergilio kaj Dante Alighieri
Laŭ Danto, Vergilio estis homo el gepatroj de Lombardio, ambaŭ mantuanoj laŭ civito. Naskiĝinte sub Julio Cezaro, ankoraŭ malfrue, li vivis en Romo sub la bona Oktavio Aŭgusto, en la tempo de Dioj falsaj kaj mensogaj. Li estis poeto kaj kantis pri la justa filo de Anĥizo kiu venis el Trojo kiam Ilio estis forbruligita. Dante diris pri li, kiun li longe studis kaj grande amis: "De la aliaj poetoj honoro kaj lumo ... Vi estas mia mastro kaj mia aŭtoro, vi sola estas tiu, el kiu mi tiris la belan stilon por kiu mi estas honorata". Vergilio gvidis Danton tra inferon kaj purgatorion en La dia komedio de Dante.
[redaktu] En Esperanto aperis
- Eneido tradukita de Henri Vallienne (1904)
- Copa tradukita de William Auld en La Infana Raso (1956)
- En la Antologio latina, tradukita de Gerrit Berveling, volumo 2 (1998), paĝoj 282-329: La Sira Gastejestrino, fragmentoj el Katalepto, Eklogoj, Georgiko, Eneado