Eposo pri Gilgameŝ
El Vikipedio
Literaturo > Eposo > Popolaj eposoj > Eposo pri Gilgameŝ
Eposo pri Gilgameŝ estas epika ciklo, dediĉita al Gilgameŝ, heroo de antikva Mezopotamio. Disigitaj epizodoj de tiu ĉi ciklo konserviĝis en la Sumera lingvo. Akadanoj prunteprenis ilin, sistemigis kaj kreis en sia lingvo unuecan poemon pri Gilgameŝ, konsistantan el 12 partoj.
Evidentiĝas, ke Gilgameŝ estis historia persono, reganto de la urbo Uruk, kiu fariĝis grava centro de Mezopotamio. En la legendo estas rakontite kiel la heroo organizis liberigan militon kontraŭ regado de Kiŝ. En Akada poemo Gilgameŝ estas prezentita kiel kaprica reganto, deviganta virojn konstrui urbomurojn kaj forprenanta fraŭlinojn en sian haremon. Kun sia amiko Enkidu, li faras heroaĵojn. Mem la diino Iŝtar, konsternita de lia forto kaj saĝeco, proponas, ke li edziĝu al ŝi. Antaŭvideme Gilgameŝ rifuzas la proponon, memorigante ke ŝi perfide pereigis ĉiujn antaŭajn amorantojn. Laŭ peto de la ofendita diino, ŝia patro Anu sendas al Uruk ĉielan bovon, kiu trinkas la akvojn de Eŭfrato kaj ruinigas la tutan teron per sia spirado. Tamen Gilgameŝ kaj Enkidu mortigas la monstron. Finfine la batalo kun dioj superas la fortojn de la heroo. Mortas lia amiko Enkidu, kaj Gilgamesh rifuzas lian morton kaj restas longe apud la kadavro, eĉ kiam ĝi ekputriĝis. Fine tial li mem forveturas en fora vojaĝo por akiri sakramenton de senmorteco. Li tranaĝas oceanon kaj atingas insulon, kie loĝas lia praulo Utnapiŝtim kun sia edzino. Laŭ ilia konsilo, Gilgameŝ subiras al mara fundo kaj prenas de tie magian arbuston, kiu transformas oldulon je junulo, sed aperas serpento, kiu forrabas de li ĉi tiun kreskaĵon.
La ĉefa penso reduktiĝas al tio, ke eĉ grandaj herooj ne povas akiri eternan vivon kaj devas obeiĝi al dioj.