Mezopotamio
El Vikipedio
Geografio > Regiono > Mezopotamio
Mezopotamio estas parto de sud-okcidenta Azio, regiono situanta inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso, kiu korespondas al moderna Irako. Ĝi estas "Lulilo de la unuaj civilizacioj" kaj regiono de altevoluinta kulturo de antikva mondo dum 3,000 jaroj. Larĝsence, Mezopotamio etendas inter Zagros-montaro kaj Anti-Taŭro en nordo, kaj inter Araba Plataĵo kaj Persa Golfo en sudo, kio korespondas al moderna Irako, orienta Sirio kaj sud-orienta Turkio.
La nomo ‘Mezopotamio’ devenas de greka kaj signifas ‘inter riveroj’. La famo kaj riĉeco de la regiono baziĝas sur du riveroj. Ili donis eblecon por irigacio de la tero kaj evoluo de agrokulturo. La riveroj estis riĉaj de fiŝoj kaj la bordoj - de sovaĝaj birdoj kaj animaloj. Fekundaj teroj donis sufiĉan nutraĵon, bezonatan por urba loĝantaro. La unuaj urboj aperis en suda Mezopotamio, kiuj fariĝis centroj de komerco, manufakturado, ŝtatadministrado kaj milita defendo. Mezopotamianoj havis gravajn konstrumaterialojn, inter ili argilon, kiu estis uzita por konstruado de domoj, ankaŭ por farado de tabletoj por skribado.
La riĉeco de Mezopotamio estis alloga por najbaraj popoloj. Rezulto estis multfojaj invadoj, dum kiu fremdlanduloj okupadis lokojn de lokaj regantoj. Nur kelkaj dinastioj sukcesis regi pli ol unu jarcento. Minaco de najbaroj estas plia kaŭzo por establi urbojn, kies fortifiko kaj defendo estis kompare pli facila.
Enhavo |
[redaktu] Historio de Mezopotamio
Pri frua historio de la regiono vidu ĉe: Akado, Asirio, Babilonio, Sumero.
539 a.K. | Mezopotamio estas en konsisto de Persa imperio, kiel ĝiaj satrapioj Babilona kaj Aŝura, kie Babilono estis pli grava en politiko kaj administrado. La sekva periodo karakterizis per ekonomika regreso de la regiono. |
312 a.K. | Seleŭkidoj konkeras Babilonon, kaj la epoko de Helenisma kulturo kaj ekonomia progreso venas en Mezopotamio. |
250 a.K. | Mezopotamion konkeras Partianoj. |
226 a.K. | Mezopotamion konkeras Sasanidoj. Dum ilia regado la prospero daŭras kaj irigacio pliboniĝas. |
635 p.K. | Mezopotamion konkeras muzulmanoj Araboj. |
763 p.K. | Bagdado konstruiĝas por movi centron de Islama mondo de Damasko al Mezopotamia regiono. Tio kaŭzas komencon de la plej impona periodo de la regiono, kaj Mezopotamio fariĝas centro en multaj kampoj. |
1258 | Post la invadoj de mongoloj, multaj ŝtat-strukturoj de Mezopotamio detruiĝas. La kulturo kaj ekonomiko suferas. |
16-a jc | Otomanaj Turkoj kaj Sefevidaj Persoj komencas militi por Mezopotamio. |
17-a jc | Otomanoj kontrolas Mezopotamion. |
1840 | Oni komencas la unuajn arkeologiajn elfosadojn. |
1932 | Orienta, pligranda parto de Mezopotamio, fariĝas parto de sendependa Irako. |
1945 | Sirio sendependiĝas kun la teritorioj de okcidenta parto de Mezopotamio. |
[redaktu] Rilataj artikoloj
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.touregypt.net/ebph5.htm
http://ojkumena.strana.de/cgi/ids/index.cgi?mode=album&album=mesopotamija
http://www.nttei.com/british-museum/mesopotamia/menu.html
http://ancientneareast.tripod.com/Mesopotamia.html
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Kategorioj: Artikoloj kun aldonaj bildoj | Sirio | Irako | Arkeologio | Historio | Geografio | Azio | Antikva historio | Landoj | Iamaj landoj | Mezopotamio