Ernest Drezen
El Vikipedio
Ernest (Karloviĉ) DREZEN (naskiĝis en 1892 en Liepaja-Libau (Latvio), mortpafita en 1937 dum la Granda Purigo) - latvo, rusiano, sovetia ŝtata kaj socia aganto, sciencisto. Elstara fakulo pri scienc-teknika terminologio, interlingvistiko kaj esperantologio. Ĝenerala sekretario de SEU, ĉefa figuro de la antaŭmilita sovetia Esperanto-movado.
DREZEN lernis en reallernejo en Kronŝtadt kaj en teĥnologia instituto en Petrograd, kie li tre aktive agis en Studenta Esperantista Grupo. En 1915-17 li estis fenriko de rusa armeo kaj en 1918-21 li okupis diversajn postenojn en Ruĝa armeo. Li membriĝis en 1918 en la komunista partio. En 1921-24 li laboris en Centra Plenumkomitato de Sovetoj. De post 1924 li laboris en scienca kampo pri racia labororganizo kaj pri lingvistiko. En 1926-30 li estis direktoro de la instituto de komunikado (poŝto, telegrafo, telefono, radio), poste vicdirektoro de trusto "Orgenergo", speciala redaktoro de la eldonejo pri administra teĥniko, profesoro de Moskva universitato kaj de aliaj teĥnikaj altlernejoj, estrarano de Sovet-Unia societo por kulturaj rilatoj kun eksterlando (VOKS) k.a.
Esperantistiĝis en 1910. DREZEN estis prezidanto de Peterburga Societo "Espero" 1917-19, unu el iniciatintoj de ESKI en 1919. Dum la Tria Tutruslanda Esperantista Kongreso en Petrogrado 1921 li estis elektita Ĝenerala sekretario de SEU tiam fondita. De tiam li estis senŝanĝa gvidanto. Laŭ Kuznecov (antaŭparolo al Historio de la mondolingvo), Drezen konstruis SEUn kiel centralisman organizon kun rigida disciplino kaj militema ideologio, pli simila al la komunista partio ol al lingva, kultura unuiĝo.
DREZEN estis arestita la 17-an de aprilo 1937. Surbaze de falsaj akuzoj pri kreo kaj gvidado de kontraŭsovetia terorista organizaĵo de esperantistoj, pri efektivigo de sabot-terorista agado enkadre de ĝi kaj pri spionado por Germanio, li estis kondamnita al mortpuno kaj pafekzekutita la 27-an de oktobro 1937. Li estis rehonorigita postmorte, "pro absoluta manko de krimkonsisto", la 11-an de majo 1957.
[redaktu] Verkoj
Aŭtoro de diversaj gravaj verkoj pri Esperanto:
- unika kaj plej kompleta Historio de la mondolingvo, priskribanta ĉiujn konatajn projektojn de lingvo universala (1931);
- Analiza Historio de la Esperanto-Movado (1931);
- Skizoj pri teorio de Esperanto (1931);
- Zamenhof - bioideologia studo, SAT, 1929;
- La Vojo de formiĝo kaj disvastiĝo de la lingvo internacia, SAT, 1929
De post 1929 LK kaj akademia korespondanto por rusa lingvo.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- En batalo por SEU, Ernest Drezen, La Ondo de Esperanto, 199?
- Homo de kontrastoj en kruela epoko, Nikolaj Stepanov, Esperanto (UEA), Nov.1992
- Tri renkontiĝoj kun N.K.V.D, artikolo de NikSt kun biografiaj sciigoj, el "Sennaciulo", Majo 1992.
- Ernest Drezen kiel historiisto de la Esperanto-movado Antaŭparolo de Nikolaj STEPANOV al "E. Drezen: Historiaj studoj". - Jekaterinburg: Sezonoj, 1992.
- Drezen, Lanti kaj La Nova Epoko, artikolo de Ulrich Lins en "Sennacieca Revuo", 1987.
- "Zamenhof" de Drezen legebla en pdf formato
- Za vseobŝĉim jazykom lingvistika libro de Drezen en la rusa en la katalogo de UEA.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |
Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |