ESKI
El Vikipedio
ESKI estis Esperanta sekcio de III Komunista Internacio, fondita en Samara (Ruslando) en 1919 laŭ iniciato de Oĥitoviĉ (Ort Sunnam), E. Drezen kaj S. Hajdovski (Peĉenego). ESKI publikigis respektivan deklaracion pri lingvo int. laŭ komunista vidpunkto, statuton kaj kelkajn aliajn eldonaĵojn. Laŭ indiko de superaj komunistpartiaj instancoj, ke povas ekzisti nur landteritoriaj sekcioj de Komintern, ESKI estis en 1921 reorganizata en Moskvo kiel E-ista Komunista Internacio kaj baldaŭ post tio, en fino de 1921, tute fermita (ĉar laŭ principoj de komunista agado ne devas ekzisti apartaj malvastaj kom. organizaĵoj, kiuj tiamaniere forbaras sin de la senpartia amaso). Aperis po unu numero "Eskiano"-organo de Centra komitato ESKI (Kronŝtadt, sept. 1921) kaj du Inform-bultenoj de ESKI-komitatoj en Kazan (jul l920) kaj Niĵnij-Novgorod (marto 1921). Okazis du malgrandaj konferencoj de ESKI en N.-Novgorod kaj Petrograd dum la III Tutruslanda kongreso E-ista En aliaj landoj fondiĝis nur ESKI-grupo ĉe ruĝarmeaj militkaptitoj en Strzalków (Pollando).. v. Komunista Internacio. N. NEKRASOV.
Neneŭtrala-esperanta-movadaj Asocioj |
SATaj |
Liberiga_Stelo (pra-SAT) | Fédération Espérantiste Ouvrière (pra-SAT-Amikaro) | SLEA | FLE | SATeH | SEU |
Pasintaj |
Senŝtatanoj | Laborista Unuiĝo Esperantista | Internacio de Proleta Esperantistaro | Internacio de Socialistaj E-istoj |
IAREV | ESKI | EKRELO | ALLE |
Estantaj, ne-SAT-aj |
Fédération Espérantiste du Travail | Monda Asembleo Socia |