Arcaicam Esperantom
El Vikipedio
Lingvo > Planlingvo > Esperantidoj
Arcaicam Esperantom ("Arĥaika Esperanto") estas fikcilingvo, planita dialekto de Esperanto kreita de Manuel Halvelik (pseŭdonimo de Kamiel Vanhulle) kun la celo redoni la etoson de arkaika lingvo. Ĉar la dialekto enhavas gramatikajn kazojn kiel la dativon kaj genitivon, oni povas pli facile kaj rekte traduki frazpartojn el lingvoj kiel la Latina. Halvelik verkis libron pri sia dialekto en 1969 (Arcaicam Esperantom, Libroservo Sonorilo, 1969).
Pro la mallonga historio de la lingvo, esperantaj verkistoj havas malmultajn rimedojn por nuanci praan lingvouzon: ili apenaŭ povas uzi eksmodajn esprimmanierojn aŭ kion oni konas pri Pra-Esperanto. Halvelik decidis plani lingvon, kiu aperus kvazaŭ praformo de nuna Esperanto. La paso de kazoj al prepozicioj aperas en la evoluo de pluraj eŭropaj lingvoj.
Enhavo |
[redaktu] Malsamoj inter Esperanto kaj Arcaicam Esperantom
[redaktu] Literumado
- c iĝas tz
- ĉ iĝas ch
- f iĝas ph
- ĝ iĝas gh
- ĥ iĝas qh
- j iĝas y
- ĵ iĝas j
- k iĝas qu aŭ c
- ŝ iĝas sh
- ŭ iĝas u aŭ w (tamen vidu sube pri -aŭ)
- v iĝas w
[redaktu] Pronomoj
- mi iĝas mihi
- vi iĝas tu aŭ wos (plurala)
- li iĝas lui
- ŝi iĝas eshi
- ĝi iĝas eghi
- ni iĝas nos
- ili iĝas ilui (viroj) aŭ sihi (virinoj)
[redaktu] Verboj
- La infinitivo finiĝas per ir, krom se la radiko finiĝas per -e aŭ -i. Tiam, la radiko finiĝas per ar. Ekzemple, esti iĝas estir, sed krii iĝas criar.
- Kiel en la Latina kaj multaj modernaj latinidaj lingvoj, la finaĵoj de la verboj malsamas por malsamaj subjektoj, kaj oni ne devas skribi subjekton. Do: (Mihi) estams, (tu) estas, (lui/eshi/eghi) estat, (nos) estaims, (ilui/sihi/wos) estait
- (estos iĝas estoms, ktp. estis iĝas estims, ktp.)
- Tamen, estu iĝas estu aŭ estuy (plura)
[redaktu] Gramatikaj kazoj
- -o iĝas om (substantivo)
- -oj iĝas oy (plurala substantivo)
- -on restas -on (akuzativo)
- -ojn iĝas -oyn (plurala akuzativo)
- -e iĝas -oe (adverbo)
- -aŭ iĝas -ez (-aŭ-adverbo kiel baldaŭ, ktp.)
- -a iĝas -am (adjektivo)
- -aj iĝas -ay (plurala adjektivo)
- al x-o, kun x-o iĝas x-od (dativo; ekzemple: al domo iĝas domod)
- al x-oj, kun x-oj iĝas x-oyd (plurala dativo; ekzemple: al domoj iĝas domoyd)
- de x-o iĝas x-es (genitivo; ekzemple: de domo iĝas domes)
- de x-oj iĝas x-eys (plurala genitivo; ekzemple: de domoj iĝas domeys)
[redaktu] Korelativoj
- -a iĝas -am
- -am iĝas -ahem
- ĉi iĝas chey
- -e iĝas -oe
- ki- iĝas cuy
- nen- iĝas nemy
- -o iĝas -om
- -om iĝas -ohem
- ti- iĝas ity-
[redaktu] Artikoloj
- La artikolo la ne ekzistas en Arcaicam Esperantom.
[redaktu] Ekzemploj
- Mihi ityon bonoe comprenams.
- Tempom phughat. -- Ovidio
- Amom cheyon wencat. --Vergilio
- Ityel pasat mondes glorom. -- Thomas Van Kempen
- Ritmom estat en tempom cuyom simetrom estat en spatzom. -- Cicerono
- Wenims, Widims, Wenquims. -- Julio Cezaro
[redaktu] Patro Nia
Patrom noses, cuyu estas en chielom,
Estu sanctigitam Tues nomom.
Venu Tues regnom,
plenumighu Tues volom,
cuyel en chielo, ityel ankez sur terom.
Panon noses cheyutagan donu nosod hodiez.
Cay pardonu nosod nies shuldoyn,
cuyel ankez nos pardonaims shuldantoyd noses.
Cay ne conducu nosoyn en tenton,
sed liberigu nosoyn malbones.
Amen
[redaktu] Referenco
- Halvelik, Manuel · Arkaika Esperanto : Arcaicam Esperantom. - Brugge : Sonorilo, 1969. - 122 paĝoj elŝutebla de lia retejo, 12 Mbajt
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Ido (lingvo)
- Popido, alia esperantido de Halvelik: dialekto "popola" de Ido por efekti kvazaŭ slango.
- Kálmán Kalocsay verkis teksteton en "mezepoka Esperanto".
- Wouter Pilger publikigis "La komikaj bubaĵoj de Tyl Eulenspiegel", ankaŭ en mezepoka Esperanto.