ETA
El Vikipedio
Por aliaj signifoj de ETA, vidu je ETA (apartigilo).
Eŭskio > Eŭska naciismo > Sendependiĝo > ETA
ETA (Eŭske "Euskadi Ta Askatasuna" -- Eŭskio kaj Libereco) estas la eŭska armeo fondita de 1959 studenta grupo en Bilbao (Bilbo) (Universitato Deusto), celante, ke la eŭska regiono:
- estu memstara socialisma respubliko
- inkluzivu la sep tradiciajn regionojn de Eŭskio (la hispana ŝtato poste apartigis tri el tiuj sep regionoj kiel duon-memstaran regiono Eŭska Aŭtonoma Komunumo; alia estas Navaro, ankaŭ en Hispanio; tri el la sep regionoj estas en Francio)
Tiucele, la organizo mortigis pli ol 800 homojn inter 1959 kaj 2003. Ili ankaŭ per minacoj ĉerpis multan subten-monon el pluraj firmaoj.
Milionoj da hispanianoj dum multaj jaroj jam manifestaciis kontraŭ ETA, inkluzive en la Eŭska Aŭtonoma Komunumo mem. Milionoj ankaŭ manifestaciis kontraŭ la Madridaj atakoj de 11-a de marto 2004, pri kiuj multaj tiutempe kredis ETAn kulpa, grandparte pro manipulado de la informoj fare de la registaro de José María Aznar.
En marto de 2006, ETA anoncis provizoran ĉeson de sia terorista agado.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.