Fasado
El Vikipedio
Fasado (la vorto devenas de la latina "facies" = aspekto trans la franca "facade") estas flanka ( la surfacon formanta) parto de konstruaĵo.
Tradicie temas, pri la ĉefenireja kaj speciale bela flanko de konstruaĵo, per kiu tiu ĉi direktiĝas kaj prezentiĝas al placo aŭ strato, foje ankaŭ al ĝardeno (ekzemple ĉe barokaj kasteloj.
Ĉe modernaj konstruaĵoj oni ofte nomas ĉiujn eksterajn murojn fasado.
En figura senco oni foje diras, ke io "estas nura fasado" kun la signifo trompa, iluzia, nesolida, facile senmaskigebla.