Ferdinand Fellner
El Vikipedio
Ferdinand FELLNER (naskita je 19-a de aprilo, 1847 en Vieno; mortis je 22-a de marto, 1916), arkitekto, kiu en 1873 kunlaboriĝis kun arkitekto Hermann Helmer. Ambaŭ komune konstruigis en la tuta Eŭropo vicon da belaj arkitekturaĵoj, en stiloj malfrurenesanca kaj baroka. Teatrejoj: Vieno (la urba, 1872), Peŝto (la popola, 1874), Augsburgo (1876), Brno (1881), Liberec (1881), Szegedin (1882), Pressburg (1882), Karlovy Vary (1882), Odeso (1883), Rijeka (1883), Prago (la germana, 1886), Vieno (la popola, 1889), Tôiŝ (la kastela, 1889), Zuriko (la urba, 1890), Berlino ("Unter der Linden", 1892). Plie ili konstruigis: astronomian observejon en Vieno, kolonaron de la ĉefa Gejsero en Karlovy Vary, kastelojn en Hatzfeld, Nagy-Károly, palacoj de Lanckoronski en Vieno kaj de grafo Károly en Budapeŝto k.a.