FESTO (esperanto-aranĝo)
El Vikipedio
Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Renkontiĝo > FESTO
Festo estas kutima junulara esperanto-kongreso de la Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO) kiu okazas dum someroj en Francio. La unua festo okazis en 1996 en Liono. En 1997 ĝi okazis en Sankta Rafaelo en sudorienta Francio. En 2000 festo estis anstataŭigita de Solidaraj Tagoj kun-organizita de JEFO kaj aliaj asocioj en Saint Chamond. En 2001 okazis IJK kun-organizita de JEFO kaj TEJO, kaj do Festo ankaŭ ne okazis pro tio.
En 2002, Festo okazis en la kastelo Grezijono (france: Grésillon) en okcidenta Francio. La programo simple estas senĉesa festo. Okazis interalie koncertoj, fotoateliero, vizito de strangtipa preĝejo de la regiono, ktp.
En 2003 ĝi okazis en Paimpol, Bretonio.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Festo 2007: http://esperanto-jeunes.org/festo2007/ en Montoire-sur-le-Loir
- Festo 2006: http://esperanto-jeunes.org/festo
- Festo 2005: http://esperanto-jeunes.org/galerie/festo2005 kaj http://festo2005.blogspot.com/
- Festo 2004: http://festo2004.free.fr/
- Festo 2003: http://festo2003.free.fr/
- Festo 2002: http://festo2002.free.fr/