Figeac
El Vikipedio
Figeac [fiĵAk] (L: 2°02'E l: 44°36'N) estas urbeto en departemento Lot en regioneto Quercy, en suda Francio. Ĝi havas ĉ. 10 000 enloĝantojn. Figeac apartenas de 1997 al Komunumo de Komunumoj (Communauté de Communes du pays de Figeac-Cajarc).
La urbestro de Figeac Martin Malvy estis Ministro pri Energio kaj pri la Buĝeto dum la prezidanteco de François Mitterrand kaj fariĝis prezidanto de la Regiona Konsilio de Sudo-Pireneoj en 1998.
[redaktu] Kulturo
La urbo enhavas riĉan arkitekturan posedaĵon kiu ebligis al la urbo eniri la nacian reton de Villes et Pays d'Art et d'Histoire (Artaj kaj Historiaj Urboj kaj Regionetoj) en 1990 konvencie kun la Kulturministerio. La tuta urbocentro konsistas el belegaj malnovaj ŝtonaj domegoj konstruitaj de la 13-a jarcento ĝenerale en bona stato kaj renovigataj de la jaroj 1980-aj. Karakterizaĵo de tiuj domoj estas la arcvolts ([arkvult]), iom pintaj arĉoj ĉe la dompordoj kaj la solehlos ([sulejo]), senfenestraj lastaj etaĝoj kiuj plene ricevas la sunon, kaj utilas por sekigi lavitajn tolojn aŭ fruktojn.
Figeac estas la naskourbo de Jean-François Champollion. En la urbo troviĝas muzeo Champollion kaj sur placeto (Place des écritures Placo de la la skriboj) estas giganta reprodukto kreita de Joseph Kosuth de la fama Rozeta ŝtono dank al kiu Champollion deĉifris la hieroglifojn.
La filmaktoro Charles Boyer ankaŭ naskiĝis en Figeac.
Figeac estis la sidejo de la esperanto-teatro la Krizalido.
[redaktu] Ekonomio
Figeac estas la centro de kampara regioneto (pays) en kiu ĝi havas ĉefan komercan rolon kun semajnaj bazaroj (sabate) kaj monataj foiroj kie tradicie oni vendis brutojn (bovojn, ŝafojn, ĉevalojn, azenojn).
En la urbo estas iom da industrio, aviadilerkonstruo kun "Figeac-Aéro" kaj precipe la fabriko "Ratier-Figeac" kun ĉ. 1000 dungitoj kiu produktas de la komenco de la 20-a jarcento aviadilhelikojn kaj aliajn aviadilerojn por grandaj aviadilkonstruistaj firmaoj.